Antaŭaj aranĝoj

El la aktivadoj de Esperanto-Asocio de San-Paulo (EASP) elstaras ĉi tiu aranĝo komence nomata Esperanto-Renkontiĝo de la Ŝtato San-Paŭlo. La unua tia aranĝo okazis en la urbo Bauru en la tagoj 3a kaj 4a de decembro 1977.

Poste sin sekvis:

  • 7 Oktobro 1978 Sorocaba
  • 26 Novembro 1978 São Carlos
  • 17/18 Marto 1979 Promissão
  • 25/26 Aŭgusto 1979 Rio Claro
  • 22/23 Novembro 1980 Piracicaba
  • 1/3 Majo 1981 Campinas
  • 29/30 Majo 1982 São Jose dos Campos
  • 21/22 Majo 1983 Jundiaí
  • 10/12 Oktobro 1987 Franca
  • 18 Oktobro 1988 Sorocaba
  • 20/21 Majo 1989 Santos
  • 7/9 Oktobro 1989 Promissão
  • 2/4 Novembro 1990 Andradina
  • 15/17 Novembro 1991 Ribeirão Preto
  • 31 Oktobro ĝis 2 Novembro 1992 Campinas
  • 26/27 Novembro 1994 Lorena
  • 5/7 Aprilo 1996 Promissão
  • 28/30 Marto 1997 Sorocaba
  • 5/7 Septembro 1998 Paulínia
  • 2/4 Aprilo 1999 Franca
  • 14/15 Oktobro 2000 Araraquara
  • 12/14 Oktobro 2001 Barra Bonita
  • 1/2 Novembro 2003 Bauru
  • 13/15 Novembro 2004 Leme
  • 5/6 Novembro 2005 Araras

Ekde 2006 tiuj Ŝtataj Renkontiĝoj, laŭ asemblea decido, fariĝis Kongresoj de Esperanto de la Ŝtato São Paulo, kurioze alprenante la numeron unuan, anstataŭ daŭrigi la antaŭan nombradon:

  • 5/6 Novembro 2006 Araras
  • 12/14 oktobro 2007 Ribeirão Preto
  • 10/12 oktobro 2008 Lorena
  • 10/12 oktobro 2009 Bauru
  • 9/11 oktobro 2010 Piracicaba
  • en 2011 ne okazis pro realigo, en San-Paŭlo, de la 8a Tutamerika Kongreso de Esperanto.
  • 12/14 oktobro 2012 São Carlos
  • 12/13 oktobro 2013 Itanhaém

Sekve, la ĉi-jara kongreso, anstataŭ 8-jara, devus ja aspekti 34-jara… Nu, ne tiel gravas kiomjara estas ĉi tiu aranĝo. Pli grave estas kiom ŝatata ĝi fariĝas jaron post jaro.