Pri la evento

Ĉi tiu aranĝo estas realigata de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) partnere kun lokaj esperantistoj de la urbo kie la evento okazos. La ĉi-jara kongresa partnero estas Ararakŭara Esperanto-Klubo. Krom tiu feliĉa partnereco organiza, ni havas la plezuron anonci la strukturan apogon ricevatan de Sociala Komerca Servo (SESC) kaj la kulturan apogon sigelitan per la markoj de du gravaj enlandaj esperantaj organizaĵoj, nome Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj Brazila Ĉambro de la Internacia Lingvo Esperanto (portugale, CBLIE).

 


 Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP)

easpEstas kultura asocio fondita en marto 1937. Ĝi havas propran sidejon situantan en la okcidenta parto de la ĉefurbo San-Paŭlo ĉe strato Faustolo, 124 – kvartalo Lapa. Kontaktoj: easp.org.br | contato@easp.org.br

Krom ĉeestaj kursoj kaj monataj aktivadoj, klerigaj kaj distraj, la asocio okzigas tri esperantajn aranĝojn dum la jaro: la Esperanto-Renkonton de la Urbo San-Paŭlo (ERUSP), maje; la Esperantan Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo, oktobre; kaj la Zamenhofan Tagon, decembre. Ĝi eldonas la 55-jaran organon, La Lampiro, kaj la retan informilon EASP-kuriero. Ĝia libroservo konsistas el librovendejo, funkcianta dum la deĵorhoroj, kaj el retbutiko.

EASP estas aliĝinta al Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj al Universala Esperanto-Asocio (UEA).

 


 Ararakŭara Esperanto-Klubo

AEKEstas grupo de aktivuloj okupiĝantaj sin per instruado de Esperanto. Ĝi fondiĝis en aprilo 1996, danke al la pioniraj laboroj de la diskonigantoj Laércio Olivatto, el São Carlos, kaj Roberto Gomes de Freitas, el Jundiaí, kiu en 1987 organizis bazan kurson per la rekta metodo, en tiu urbo. Deko da gelernantoj kunvenas ĉiusabate por ĉeesti kurson sub la gvido de Cidinha Ruiz, la nuna prezidantino kaj instruistino de la klubo. En Araraquara troviĝas unu el la brazilaj ZEO-j (Zamenhofa/Esperanto-Objektoj), situanta inter la kvartaloj Jardim Planalto kaj Jardim Imperial. Temas pri la strato D-ro Lázaro Luiz Zamenhof, omaĝe al la kreinto de la internacia Lingvo.

 


Brazila Esperanto-Ligo (BEL)

belEstas kultura asocio fondita en 1907 kaj nuntempe funkcianta en la brazila ĉefurbo ĉe la adreso SDS Ed. Venâncio III ĉambro 303, Brasília – DF. Kontaktoj: esperanto.org.br | bel@esperanto.org.br

Krom eldoni la revuon Brazila Esperantisto kaj rete dissendi al siaj membroj la bultenon BEL-Informas, ĉiujare ĝi realigas la plej gravan esperantan aranĝon en Brazilo kaj Sudameriko, nome Brazilan Kongreson de Esperanto. Ĝi ankaŭ eldonas librojn kaj subtenas diversajn kulturajn departementojn, inter kiuj la Brazilan Esperantistan Junularan Organizon, la plej aktivan.

 


Brazila Ĉambro de la Lingvo Internacia Esperanto (portugale, CBLIE)

cblieEstas neprofitcela institucio laboranta por la enkonduko de Esperanto en la brazilan socion. Ĝi agnoskas Esperanton kiel la plej bona lingvodemokratia solvo por internaciaj rilatoj kaj kiel la plej bona ilo por protekti la lingvan diversecon. Inter ĝiaj diversaj klerigaj aktivadoj elstaras ĝia eldona agado sub la eldonmarko “Z editorial” omaĝe al la kreinto de Esperanto.

Ĝia sidejo situas en la ĉefurbo San-Paŭlo ĉe avenuo Nhandú, 309 – Planalto Paulista. Kontaktoj: camaradeesperanto.org.br | cblie@cblie.org.br

 


Sociala Komerca Servo (SESC)

sescEstas privata organizaĵo celanta la bonstaton kaj vivokvaliton de komercaj laboristoj, ties familio kaj komunumo. Ĝi valorigas la lokan kulturan diversecon kaj antaŭenigas diversajn agadojn sur la kampo de edukado, sano, kulturo kaj distro. Ĝi havas funkciantajn instalaĵojn en ĉiuj brazilaj ŝtatoj kaj, pro la elstareco de siaj laboroj, jam fariĝis enlanda referencilo pri sociala kaj kultura agadoj.