Reta kulturkunveno

Pluan fojon ni invitas la asocianojn kaj amikojn de EASP spekti realtempan paroladon kiu elsendiĝos en la proksima sabato (30/05) je 17h, anstataŭige al la maja Kulturkunveno ankoraŭ malpermesata okazi en la sidejo de la asocio pro la daŭra kvaranteno kontraŭ la Kovim-19.

La gasto estos la verkisto José Mauro Progiante, el Bauru, kiu prezentos la temon “La defio verki por infanoj”.

Laŭ Progiante, “Infanoj estas legantoj kaj aŭskultantoj kun tute aparta grado de postulemo. Tion kaj la verkanto kaj la rakontanto devas kompreni por kontentigi ilin.”

Li plu skribas: “Bonaj porinfanaj verkoj estas tiuj, kiuj havas ekvilibron inter la aŭtoritato de la teksto kaj la respekto al la inteligenteco de la infano. Fantazio estas esenca, sed ne sufiĉa.”

Laste, li memorigas ke “nepras koni la infanan universon, verkojn de bonaj aŭtoroj kaj opiniojn de fakuloj.”

La realtempa elsendo okazos per la videokomunikilo Zoom (ĉambro “savrigado” – 421 844 6753, pasvorto: 062201).

Por pliaj informoj, skribu al alencar836@gmail.com .