Reta parolado

Ankoraŭ kiel sekvo de la kvaranteno, la aprila Kulturkunveno ne okazos en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). Anstataŭe ni invitas vin ĉeesti realtempan paroladeton kiu elsendiĝos en la lasta sabato de la kuranta monato (25/04) je la 17h.

La gasto estos la vico-prezidanto de EASP, Paulo Sérgio Viana, kiu prezentos la temon “Pandemio kaj Esperanto-movado: perdoj kaj gajnoj”.

La realtempa elsendado okazos en la Jutubo-kanalo de la gasto mem ĉe la adreso <https://www.youtube.com/user/paulosviana>.

Dum vi atendos la tagon de la elsendaĵo, vi povos legi la plej freŝan numeron de La Lampiro.