Reta parolado

Ankoraŭ kiel sekvo de la kvaranteno, la aprila Kulturkunveno ne okazos en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). Anstataŭe ni invitas vin ĉeesti realtempan paroladeton kiu elsendiĝos en la lasta sabato de la kuranta monato (25/04) je la 17h.

La gasto estos la vico-prezidanto de EASP, Paulo Sérgio Viana, kiu prezentos la temon “Pandemio kaj Esperanto-movado: perdoj kaj gajnoj”.

La realtempa elsendado okazos en la Jutubo-kanalo de la gasto mem ĉe la adreso <https://www.youtube.com/user/paulosviana>.

Dum vi atendos la tagon de la elsendaĵo, vi povos legi la plej freŝan numeron de La Lampiro.

Prevento kontraŭ la disvastiĝo de koronviruso

Karaj asocianoj kaj amikoj,

Ni informas ke la aktivecoj okazantaj en la sidejo de EASP kaj malfermitaj al la publiko, kiel: lecionoj, Paroligaj Rondoj kaj Kulturaj Kunvenoj, estas  ĉesigitaj ĝis nova sciigo.

Per tio ni celas kontribui al la prevento de koronviruso.

Por komuniki kun la asocio vi povos uzi unu el la subaj retadresoj:

Sekretario: José R. Tenorio <contato [ĉe] easp.org.br>
Kasistino: Conceição Rodrigues: <financo [ĉe] easp.org.br>
Libroservo: Carlos Jorge <libroservo [ĉe] easp.org.br>

Kore kaj samideane,
la Estraro

——————————-

Aviso ao público

Caros associados e amigos,

Comunicamos que as atividades na sede da associação, abertas ao público, tais quais: aulas, Rodas de Conversação bem como as Reuniões Culturais, estão suspensas até segunda ordem.

Tal medida tem como objetivo contribuirmos na prevenção da disseminação do coronavírus.

Para se comunicar com a associação, solicitamos usar os e-mail abaixo:

Secretaria: José R. Tenorio <contato [arroba] easp.org.br>
Tesouraria: Conceição Rodrigues: <financo [arroba] easp.org.br>
Livraria: Carlos Jorge <libroservo [arroba] easp.org.br>

Cordialmente,
a Diretoria

EASP elektas novan prezidanton

En la lasta sabato de februaro (la 29-an) elektiĝis nova estraro de EASP por du-jara oficperiodo (2020-2021). La nuna gvidantaro de la asocio konsistas el jenaj membroj:

Estraro
Prezidanto: Esmeraldo Alencar Lima
Vicprezidanto: Paulo Sérgio Viana
1-a Sekretario: José Roberto Tenório
2-a Sekretariino: Sidnéa da Conceição Beall
1-a Kasistino: Conceição Rodrigues
2-a Kasistino: Maria Delza Macabu
Propaganda Direktoro: Genildo Martins Coelho

Konsilantaro: Audino Castelo Branco, Marcos Zlotovich kaj José Mauro Progiante;
Anstataŭantoj: Shigueco Takahasi kaj Cristóvão Rocha de Sousa.

Fruktodonan laboron al la nova estraro!

Kunvoko

La estraro de EASP kunvokas la asocianojn por asemblee kunveni la 29an de februaro 2020, en ĝia sidejo, je la 15-a horo unuavoke kun la ĉeesto de dutrionoj de la membraro, aŭ unu horon poste, duavoke, kun iu ajn nombro da asocianoj por trakti pri la jena tagordo:

1 – Legado de la protokolo de la antaŭa asembleo;
2 – Prezento de la Jarraporto (januaro-decembro 2019) por aprobo aŭ malaprobo;
3 – Elekto kaj enpostenigo de la nova estraro por la oficperiodo 2020-2021
4 – Aliaj temoj.

—————————————————————————————
Por presi la alvokon, en la portugala, musklaku ĉi tie.
—————————————————————————————

La formita nomaro estas:

Estraro
Prezidanto: Esmeraldo de Alencar Lima
Vicprezidanto: Paulo Sérgio Viana
Unua Sekretario: José Roberto Tenorio
Dua Sekretariino: Sidnéa Beall
Unua Kasistino: Conceição Rodrigues
Dua Kasistino: Maria Delza Macabú
Propaganda Direktoro: Genildo M. Coelho

Kontrolantoj
Audino Castelo Branco
Marcos Zlotovich
Mauro Progiante

Anstataŭantoj
Shigueco Takahasi
Cristovão Rocha

Novaj gvidantoj serĉataj

Karaj asocianoj,

La oficperiodo de la nuna estraro venas al la fino. En la proksima februaro, la anaro de EASP bezonos elekti novan gvidantaron por daŭrigi la asociajn agadojn.

Jam tempo estas por interkonsiliĝo cele al formado de novaj gvidantoj por la oficperiodo 2020-2021.

Ĉu vi volas aktive partopreni en la vivo de la asocio? Jen la okazo: starigu vian nomaron kaj laborplanon kaj ilin sendu rete al <contato[ĉe]easp.org.br> plej malfrue ĝis la 15-a de januaro 2020.

Konsisto de la nomaro, laŭ la statuto:
Estraro: Prezidanto, Vicprezidanto, unua kaj dua Sekretarioj, unua kaj dua Kasistoj, Propaganda Direktoro.
Konsilantaro: tri membroj
Anstataŭantoj: du membroj

La kompleta statuto estas disponebla ĉi ite.
Se vi havos iun demandon, ni plezure respondos ĝin.

Kunlabore kaj je via dispono,
La estraro