Ne plu inter ni

José M. Coelho (1935-2019)

Kun bedaŭro ni sciigas ke la asociano José Martins Coelho (84-jara) forpasis en la pasinta sabato, lasante vidvinon kaj du filojn.

Li estis emerita instruisto de Matematiko kaj Honora Membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), al kiu li membriĝis en 1981.

Pliaj informoj pri li, en la portugala lingvo, legeblas ĉi tie.

La estraro de EASP kunfunebras kaj sincere kondolencas.

Dimanĉo promena al bela Lorena

Ĉe la busto de Zamenhof

Lorena Esperanto-Klubo (LEK) unu plian fojon plezure invitas vin ĉeesti sian tradician aranĝon “Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo”.

La unu-taga evento okazos en la proksima dimanĉo (la 2-an de junio 2019) en la Kultura Domo de Lorena, situanta en strato Viscondessa de Castro Lima 39, ekde la 9-a matene.

Tiu aranĝo, celanta kunvenigi esperantistojn el la Paraiba Valo por praktiki la lingvon, nuntempe okazas dufoje en la jaro, alterne inter San-Paŭlo kaj Rio-de Ĵanejro.

Lorena situas je ĉirkaŭ 190 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo kaj je ĉirkaŭ 250 km for de la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro. Por pliaj informoj skribu al psviana[ĉe]terra.com.br .

Maja kulturkunveno

La gasto de la maja kulturkunveno estas la hungara esperantisto Istvan Kobok kiu parolos pri sia lando.

S-ano Istvan Kobok unuafoje vizitas Brazilon kaj fiksis viziton al la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kiel unu el la vizitindaj lokoj de la urbo.

Ni plezure invitas vin kunakcepti la hungaran vizitanton kaj kunĝui agrablan renkonto en amika etoso.

La kultura kunveno okazos en la proksima sabato (25-a de majo), ekde la 16-a horo, en la sidejo de EASP, situanta en strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca (Lapa).

São Carlos atendas vin!

Kongresa laborgrupo dum vizito al la kongresejo.

La urbo São Carlos, situanta ĉirkaŭ 2h30min for de la ĉefurbo São Paulo, gastigos la 13-an Esperanto-Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo.

La evento, organizata de Esperanto-asocio de San-Paŭlo (EASP) kune kun la loka Esperanto-Grupo de San-Karlo, okazos inter la tagoj 12a kaj 13a de oktobro 2019, en la pli ol centjara lernejo d-ro Álvaro Guião, situanta ĉe avenuo São Carlos, 2190 (urbocentre) kaj fariĝinta Kultura kaj Eduka Heredaĵo de la Ŝtato San-Paŭlo en 1985.

La 28-an de marto kelkaj direktoroj de EASP vizitis la urbon San-Karlo por kunsidi kun anoj de la Loka Kongresa Komitato. En la okazo oni vizitis la kongresejon kaj ankaŭ la tiean Municipan Domon pri Arto kaj Kulturo, kie eventuale okazos la sabata arta vespero.

San-Karlo atendas vin! Dum du tagoj esperantistoj kaj simpatiantoj de la internacia lingvo renkontiĝos por kunĝui kulturajn, klerigajn kaj distrajn programerojn en amika kaj gaja etoso.

La kongresa aliĝilo jam estas aktiva en la retejo de la asocio.

Marta Kulturkunveno

La gasto de la marta kulturkunveno estas la esperantisto kaj elektra inĝeniero Gilberto Caracciolo Morelli, kiu parolos pri la Magia Kubo, plej konata kiel Rubik-kubo.

Dum sia prezento, Gilberto montros diversajn kubojn kaj ankaŭ  instruos kelkajn movojn al la ĉeestantoj.

Li mem estas sperta kuboludisto, kiu lerte aranĝas la kubon ne nur per la manoj sed ankaŭ per la piedoj, kaj eĉ per kaŝitaj okuloj, kiel videblas en tiu video.

La kultura kunveno okazos en la lasta sabato de la monato (la 30-an), ekde la 16-a horo, en la sidejo de EASP, situanta en strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca (Lapa).