Malgranda aspekte sed plaĉa spekte

De la 12-a ĝis la 14-a de oktobro 2018 okazis en la urbo Ataibaia, en ŝtato San-Paŭlo, la 12-a Ŝtata Kongreso de Esperanto. Enskribiĝis 85 homoj (inter ili du gekubanoj), kiuj dum tri tagoj kunsidis en komforta Centro de Eventoj, meze de belega, arboriĉa Parko de Akvoj.

La programo estis tre varia je prelegoj (30-minutaj) kaj prelegetoj (15-minutaj). Oni parolis pri Esperanto kaj Duolingo, Muziko en Matematiko, Universala Kongreso en Lisbono, Dimensioj en la Universo, Anarkiismo kaj Esperanto, Historio de Brazilo, Genealogio, Poezio, Veganismo, ILEI, Aktivado por EASP, Pseŭdoreligioj.

Krome, okazis rapida kurso de Esperanto, paroligaj kunsidoj por komencantoj, arta vespero kaj Intervjuo kun veteranoj (“Viva Gazeto”). Dum la tuta kongreso funkciis sufiĉe ampleksa libroservo. En la kongreso oni lanĉis kvar novajn librojn, iniciate de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj de la nova brazila eldonejo Esprima.

Unu el la plej kuriozaj detaloj en la kongreso estis la komuna foto. Kongresanoj staris sur placo kaj formis grandan kvinpintan stelon, kiun de la ĉielo fotis kaj filmis flugroboto.

Entute plene sukcesa congresso!
(Raportis: Paulo S. Viana)

Septembra kulturkunveno

La gasto de la septembra kulturkunveno estas la direktoro kaj unu el la kursgvidantoj de la Eduka kaj Kultura departemento de EASP, Wilian Gomes, kiu prezentos la atingojn kaj novaĵojn de tiu departemento.

Li ankaŭ prezentos la nunan skipon de la departemento kaj lanĉos alvokon al novaj volontuloj por la jaro 2019.

Demandite pri sia prezento, li skribis: “La nuna Eduka kaj Kultura departamento de EASP ĵus unujariĝis kaj ni tre feliĉe volas kundividi kun ĉiuj niaj estimataj asocianoj kaj la tuta publiko tion, kion ni jam faris, tion kion ni estas nuntempe farantaj kaj ĉion (multon!) kio ankoraŭ farendas.”

La kultura kunveno okazos la 29-an de septembro , ekde 17h, en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo situanta en la strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca (Lapa).

Eniro senpaga.

La Lampiro survojas al renoviĝo

La nuna numero de La Lampiro atingas vin iom malfrue kaj iom ŝanĝita.

Ni pardonpetas pro la malfruo kaj esperas ke vi ŝatos la novaĵojn.

La nuna estraro kaj la redaktoro ekentreprenas kelkajn eksperimentojn en la revuo kaj invitas vin akompani la ŝanĝojn per viaj komentoj kaj sugestoj.

La unua ŝanĝo rilatas al ĝia grafikaspekto, sub la respondeco de nova kunlaboranto, la irana fasonisto Sajjad Dashti Nezhad (Saĝad). La estraro tre bonvenigas la novan kunlaboranton kaj esperas ke la kunlaboro longe daŭros. La dua ŝanĝo, pli profunda, rilatas al la enhavo mem de la revuo. Tio tamen devos okazi nur post la kompletigo de la kuranta jarkolekto, alidire, ekde la venonta jaro.

La Lampiro estas dissendita al la membroj de la asocio.

Du brazilanoj premiitaj

Brazilo pluan fojon aperas en la listo de premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies premio-sesio ĉi-jare okazis en Lisbono, Portugalio, kadre de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto.

La brazilaj premiitoj ĉi-foje estis Paulo Sérgio Viana, el la urbo Lorena, kaj Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) situanta en la ĉefurbo San-Paŭlo.

Paulo Viana ricevis la duan premion (182 EUR) en la branĉo Prozo pro la konkursaĵo “Paperfolio” kaj honoran mencion en la subbranĉo Mikronovelo pro la konkursaĵo “Magia Penso”.

EASP dividis la premion “Infanlibro de la jaro” (546 EUR) kun la eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio, kiu prezentis la infanlibron “Tikiriki Tok el Strobilo”. Siavice EASP prezentis la infanlibron “La malbeno de Tarumo kaj Nurana” verkitan de José Mauro Progiante, el la urbo Bauru.

La infanlibro “La malbeno de Tarumo kaj Nurana” estis lanĉita pasintjare en la sidejo de EASP okaze de ties jarfina aranĝo Zamenhofa Tago.

Paulo Viana kaj Mauro Progiante estas membroj de EASP kaj nuntempe partoprenas en la estraro de la asocio kiel anoj de la Konsilantaro.

Gratulon al ambaŭ verkistoj!

———————

Brazilanoj jam premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA:

Geraldo Mattos (1957, 2008, 2009, 2009)
Sylla Chaves (1962, 1968, 20002)
Leopoldo H. Knoedt (1964, 1968)
Manoel Borges dos Santos (1981)
Ivan Alberto A. Doretto (1981)
Tarcísio Lima (1995, 1996, 1996, 2000, 2000)
Eko-Kultura Kondaĵo (1995)
Flávio Fonseca (1997, 1998, 1998)
Neide Barros Rego (1998, 2005, 2006)
Bazila E-Ligo/Ciro Gomes (1999)
Paulo Sérgio Viana (2003, 2004, 2007, 2010, 2010, 2014, 2014, 2015, 2018, 2018)
Eldonejo Oportuno/Paulo S. Viana (2008)
Jorge Teles (2003)
Sônia Sanchez (2004)
Adarci Sousa (2009)
Rafael H. Zerbetto (2016)
EASP/José Mauro Progiante (2018)

La esperanta juvelaro en nova vesto

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo partneriĝis kun eldonejo Esprima kaj fariĝis ties unua reprezentanto kaj diskoniganto de la eldona projekto “Nia Juvelaro”, lanĉita dum la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Kuritibo la pasintan monaton.

La celo de la projekto “Nia Juvelaro” estas diskonigi la esperantan literaturon, kaj sekve la lingvon mem, per eldonado de minilibroj je ĉarma formato konvena por regalo aŭ kolektado. La libretoj mezuras 5 x 7 centimetrojn kaj enhavas plenan tekston, tute legeblan, de la koncerna originalo aŭ traduko.

Tri titoloj jam eniris la kolekton “Nia Juvelaro” kaj ili estas mendebaj ĉe la libroservo de EASP, inkluzive per ties retbutiko:

1. Ekzercaro kaj Paroladoj, de L. L. Zamenhof – unua lernilo kaj gvidilo de la esperantistoj;
2. Marta, korŝira romano plendanta por virinaj rajtoj, verkita de la polino Eliza Orzeszko kaj tradukita de L. L. Zamenhof;
3. Fajron sentas mi interne, psikologia romano kun esperanta fono originale verkita de Ulrich Matthias, la aŭtoro de “Esperanto – la nova latino de la Eklezio”.

La sekva aperonta titolo de “Nia Juvelaro” estas la ĉarma romaneto Karlo, de Edmond Privat.