Novembra kulturkunveno

La gasto de la novembra kulturkunveno estas la preleganto kaj tradukisto Paulo Sérgio Viana, el Lorena/SP, kiu prezentos la temon “Librokovriloj: Kurioza arto”.

“Ekde la apero de presitaj libroj, de antaŭ jarcentoj, la arto eldoni multe ŝanĝiĝis. Precipe rilate al la kovrilo de libroj, fakuloj produktas verajn artaĵojn – simile al afiŝoj, kiuj propagandas filmojn, ekspoziciojn, eventojn kaj varojn. Krom la pure stetika valoro, kovriloj havas komercan valoron: legantoj foje elektas librojn por aĉeto, forte influite de iliaj kovriloj.”

La kultura kunveno komenciĝos je 16h en la sidejo de EASP situanta ĉe strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca (Lapa).

Eniro senpaga.