Aŭgusta kulturkunveno

La gasto de la aŭgusta kulturkunveno de EASP estas la esperantisto Francisco Stefano Wechsler, el Campinas, kiu prezentos la temon “Miskonduto de sciencistoj”.

Francisco Wechsler estas emerita profesoro pri Agronomio, preleganto, tradukisto, eldonisto kaj iama redaktisto de la revuoj Brazila Esperantisto (organo de Brazial Esperanto-Ligo – BEL) kaj La Lampiro (organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo – EASP). Li ankaŭ estas kunfondinto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

La ĉi-monata kultura kunveno okazos en la proksima sabato (31-a de aŭgusto), ekde la 16-a horo, en la sidejo de EASP, situanta ĉe strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca (Lapa).

Julia kulturkunveno

Post tri-semajna feriado, la sidejo de EASP remalfermiĝos en la proksima sabato (la 27-an de julio).

La aktivadoj de la asocio en la dua sesmonato komenciĝos per la kultura kunveno, kies gasto estas la psikologino Anna Lobo de Carvalho, kiu prezentos iom de la historio kaj enkonduko de la persa lingvo.

La julia kulturkunveno komenciĝos je la 16h en la sidejo de EASP situanta ĉe strato Fasutolo, 124 – kvartalo Água Branca.

Venu esperantumi kaj malkovri iom de la mezorienta kulturo!

Eniro senpaga.

Junia kulturkunveno

La gasto de la junia kulturkunveno estas la lingva instruisto Wilian Gomes kiu invitas al la temo “Helpnotoj pri memlernando”.

La kultura kunveno okazos la proksiman sabaton (en la tago 29-a), ekde la 16h, en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.

Adreso de la asocio: Rua Faustolo, 124 – Água Branca (Lapa).

Ne plu inter ni

José M. Coelho (1935-2019)

Kun bedaŭro ni sciigas ke la asociano José Martins Coelho (84-jara) forpasis en la pasinta sabato, lasante vidvinon kaj du filojn.

Li estis emerita instruisto de Matematiko kaj Honora Membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), al kiu li membriĝis en 1981.

Pliaj informoj pri li, en la portugala lingvo, legeblas ĉi tie.

La estraro de EASP kunfunebras kaj sincere kondolencas.

Dimanĉo promena al bela Lorena

Ĉe la busto de Zamenhof

Lorena Esperanto-Klubo (LEK) unu plian fojon plezure invitas vin ĉeesti sian tradician aranĝon “Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo”.

La unu-taga evento okazos en la proksima dimanĉo (la 2-an de junio 2019) en la Kultura Domo de Lorena, situanta en strato Viscondessa de Castro Lima 39, ekde la 9-a matene.

Tiu aranĝo, celanta kunvenigi esperantistojn el la Paraiba Valo por praktiki la lingvon, nuntempe okazas dufoje en la jaro, alterne inter San-Paŭlo kaj Rio-de Ĵanejro.

Lorena situas je ĉirkaŭ 190 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo kaj je ĉirkaŭ 250 km for de la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro. Por pliaj informoj skribu al psviana[ĉe]terra.com.br .