Aŭgusta kulturkunveno

La gasto de la aŭgusta kulturkunveno de EASP estas la esperantisto Francisco Stefano Wechsler, el Campinas, kiu prezentos la temon “Miskonduto de sciencistoj”.

Francisco Wechsler estas emerita profesoro pri Agronomio, preleganto, tradukisto, eldonisto kaj iama redaktisto de la revuoj Brazila Esperantisto (organo de Brazial Esperanto-Ligo – BEL) kaj La Lampiro (organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo – EASP). Li ankaŭ estas kunfondinto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

La ĉi-monata kultura kunveno okazos en la proksima sabato (31-a de aŭgusto), ekde la 16-a horo, en la sidejo de EASP, situanta ĉe strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca (Lapa).