Kunvoko

La estraro de EASP kunvokas la asocianojn por asemblee kunveni la 29an de februaro 2020, en ĝia sidejo, je la 15-a horo unuavoke kun la ĉeesto de dutrionoj de la membraro, aŭ unu horon poste, duavoke, kun iu ajn nombro da asocianoj por trakti pri la jena tagordo:

1 – Legado de la protokolo de la antaŭa asembleo;
2 – Prezento de la Jarraporto (januaro-decembro 2019) por aprobo aŭ malaprobo;
3 – Elekto kaj enpostenigo de la nova estraro por la oficperiodo 2020-2021
4 – Aliaj temoj.

—————————————————————————————
Por presi la alvokon, en la portugala, musklaku ĉi tie.
—————————————————————————————

La formita nomaro estas:

Estraro
Prezidanto: Esmeraldo de Alencar Lima
Vicprezidanto: Paulo Sérgio Viana
Unua Sekretario: José Roberto Tenorio
Dua Sekretariino: Sidnéa Beall
Unua Kasistino: Conceição Rodrigues
Dua Kasistino: Maria Delza Macabú
Propaganda Direktoro: Genildo M. Coelho

Kontrolantoj
Audino Castelo Branco
Marcos Zlotovich
Mauro Progiante

Anstataŭantoj
Shigueco Takahasi
Cristovão Rocha