Julia kulturkunveno

Post tri-semajna feriado, la sidejo de EASP remalfermiĝos en la proksima sabato (la 27-an de julio).

La aktivadoj de la asocio en la dua sesmonato komenciĝos per la kultura kunveno, kies gasto estas la psikologino Anna Lobo de Carvalho, kiu prezentos iom de la historio kaj enkonduko de la persa lingvo.

La julia kulturkunveno komenciĝos je la 16h en la sidejo de EASP situanta ĉe strato Fasutolo, 124 – kvartalo Água Branca.

Venu esperantumi kaj malkovri iom de la mezorienta kulturo!

Eniro senpaga.