La Lampiro 149

La februara numero de La Lampiro jam estas disponebla por elŝuto.

La estraro de EASP, kunsidinta en la pasinta januaro, decidis ke la organo de la asocio ekde de la kuranta jaro estos rete dissendita nur al la anoj de EASP.

En 2019, kiam la jarkolekto 2018 de la revuo estos presita, la reta versio de la kolekto 2018 estos liberigita por la vasta publiko.

Ĉi tiu numero ankoraŭ estos dissendata ankaŭ al ne asocianoj kiel specimeno por ke legantoj decidu ĉu ili membriĝu al la asocio por antaŭlegi la revuon aŭ prefere atendu unu jaron por elŝuti senpage la tutan jarkolekton.

Bonan legadon kaj ĝis la sekva numero aŭ ĝis la kompletigo de la jarkolekto 2018!

Jarkolekto 2017 de La Lampiro

La jarkolekto 2017 de La Lampiro jam estas presita. Ĝi entenas la 6 numerojn de la revuo aperintajn pasintjare sob daŭra redaktado de Paulo S. Viana.

PDF-versio de la organo de EASP aperas ĉiun duan monaton, ekde 2017, kaj kulminas per la presita jarkolekto fine de la koncerna jaro. Per tiu aranĝo la estraro de la asocio solvis du problemojn rilate al eldonado de la revuo: malpliigi kostojn kaj regali la asocianojn per belaspekta bindita kolekto de La Lampiro.

Danke al donaco de du direktoroj de EASP, la nuna jarkolekto estos senpage liverita al la membroj de la asocio. Kiuj ĉeestos la ĉi-jaran asembleon fine de la kuranta monato, tuj povos preni sian ekzempleron en la sekretariejo. La ceteraj ekzempleroj estos senditaj per poŝto.

La jarkolekto de La Lampiro konvenas ne nur por binde protekti ĉiujn apartajn numerojn, sed precipe por propagandi Esperanton. Se vi jam legis la retan version kaj ne multe emas al konservado de periodaĵoj, konsideru la eblecon lasi la bindaĵon en iu publika atendejo.

La unua numero de la ĉi-jara kolekto estas finredaktata kaj verkemuloj povas jam sendi kontribuaĵon por la dua numero al la kutima retadreso <psviana [ĉe] terra [.] com [.] br>

Agrablan (re)legadon kaj diskonigadon!