La februara numero de La Lampiro jam estas disponebla por elŝuto.
La estraro de EASP, kunsidinta en la pasinta januaro, decidis ke la organo de la asocio ekde de la kuranta jaro estos rete dissendita nur al la anoj de EASP.
En 2019, kiam la jarkolekto 2018 de la revuo estos presita, la reta versio de la kolekto 2018 estos liberigita por la vasta publiko.
Ĉi tiu numero ankoraŭ estos dissendata ankaŭ al ne asocianoj kiel specimeno por ke legantoj decidu ĉu ili membriĝu al la asocio por antaŭlegi la revuon aŭ prefere atendu unu jaron por elŝuti senpage la tutan jarkolekton.
Bonan legadon kaj ĝis la sekva numero aŭ ĝis la kompletigo de la jarkolekto 2018!

La jarkolekto 2017 de La Lampiro jam estas presita. Ĝi entenas la 6 numerojn de la revuo aperintajn pasintjare sob daŭra redaktado de Paulo S. Viana.