Zamenhofa Tago 2019

Alex Cesário – Gasto de la ĉi-jara Zamenhofa Tago

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) fermos sian jarkalendaron de aktivecoj, kiel kutime, per la Zamenhofa Tago,  omaĝe al naskiĝtago de la kreinto de Esperanto.

La  tradicia jarfina kunveno okazos la 14-an de decembro (en la dua sabato de la monato), ekde la 15h, en la sidejo de EASP (Strato Faustolo, 124 – Lapa).

La gasto de la ĉi-jara Zamenhofa Tago estas la esperantisto Alex Cesário, el Araraquara, kiu prezentos la temon “Tiklaj aspektoj de la ĉefaj esperantaj simboloj”.

En la okazo estos lanĉita la Festlibro “Sylla – mia majstro kaj amiko”, kompilita de la muzikestro Alfredo Aragón, el Rio, omaĝe al la 10-jara morto-jubileo de la karmemora esperantisto Sylla Chaves.

Krome, dum la jarfina aranĝo, la ĉeestantoj kunĝuos plian videon en la Filmoklubo de EASP, partoprenos kvizon pri la plej gravaj esperantaj okazintaĵoj en 2019 kaj multe babilos ĉirkaŭ tablo plena je bongustaj manĝoj kaj trinkoj.

Eniro senpaga.