Maja kulturkunveno

La gasto de la maja kulturkunveno de EASP estas la junulo Marton Paulo, el Recifo – ŝtato Pernambuko, kiu prezentos la temon “El Atlantiko al Pacifiko: miaj vojaĝoj kaj impresoj”.

Marton estas studento pri komputila inĝenierado, vojaĝema homo kaj lingvamanto. Nuntempe li helpas Poliglotan Klubon de Recifo, estas unu el la reprezentantoj de Pernambuka Esperanto Asocio (PEA) kaj, el la nova grupo da gejunuloj de sia ŝtato, ankaŭ partoprenos la estraron propononatan ĉi-jare de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

Post sia prezento, li kaptos la okazon iom paroli pri la agado de Pernambuka Esperanto-Asocio.

Antaŭ la prelego, la filmoklubo de la asocio spektigos plian videon por kuna diskuto kaj ĝuado.

La kultura kunveno okazos en la lasta sabato de la kuranta monato (26/05) ekde la 16h.

La sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo situas en la strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca.

Eniro senpaga.

Aprila Kulturkunveno

Trevor Steele

La gasto de la la ĉi-monata kultura kunveno de EASP estas la esperantisto Paulo Sérgio Viana, el Lorena/SP, kiu prezentos la temon “Ĉu vi legis la verkojn de Trevor Steele?”.

Paulo Viana prezentos la verkaron kaj biografieton de tiu fama kaj moderna esperanta aŭtoro, unu el la plej gravaj en nia literaturo, kun speciala atento pri lia verko “Amo inter ruinoj”.

Paulo Viana kredas ke riĉa literaturo plenumas gravan rolon en la vivo de vivanta lingvo. Li mem kontribuas al la riĉigo de la esperanta trezoro, interalie per tradukado kaj partopreno en la Belartaj Konkursoj de UEA, de kiu li jam ricevis sep premiojn kaj du honorajn menciojn.

La kultura kunveno okazos la 28-an de aprilo (en la lasta sabato de la monato) ekde la 16h.

La sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo situas en la strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca.

Eniro senpaga.

Plia amiketosa E-renkonto en la Paraiba Valo

Komuna intervjuo kun la gejunuloj Karina Oliveira kaj Wilian Gomes.

La 22-an de aprilo 2018 okazis en la Kulturdomo de Lorena/SP, en entuziasma kaj vigla etoso, unu plia el la tradiciaj Renkontoj de Esperantistoj en la Paraiba-Valo. Ĉi tiu regiono, kiu situas inter la plej grandaj urboj en Brazilo, nome Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, estas proksima al la plej granda kvanto da Esperantistoj en nia lando, se oni kalkulas laŭregione. Pro tio oni jam de jardekoj okazigas tiujn rekontojn, foje en la ŝtato Rio, foje en la ŝtato San-Paŭlo. Ĉi-foje partoprenis trideko da gesamideanoj el ok urboj kaj tri ŝtatoj. Oni ĝuis lunĉon kaj etan libroservon provizitan de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro.

Matene okazis riĉe ilustrita prelego de Cristina Graaf pri Lisbono, la urbo de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto. Sekvis intervjuo, dum kiu la tuta ĉeestantaro faris demandojn al du junaj, viglaj Esperantistoj: Karina Oliveira kaj Wilian Gomes. Oni informis kaj diskutis pri la Interlingvistika Kurso en Poznano, instruado de Esperanto, turismo, personaj travivaĵoj kaj similaj aferoj.

Post la tagmanĝo, estis prezentita “Guto da Gramatiko” (P.S.Viana) kaj filmeto por diskutado kaj interpretado fare de la tuta ĉeestantaro. Poste oni faris muzikan paŭzon, dum kiu du muzikistoj sonigis kvin belajn komponaĵojn, inter kiuj oni legis poemojn de Zamenhof, Sylla Chaves/Aloisio Sartorato kaj Nazaré Laroca. La programon kompletigis defion al la publiko: oni projekciis sur ekranon la foton de gravaj homoj el la Historio de Esperanto, kun la invito, ke oni respondu: “Kiu estas tiu homo?”

Finis la renkonton lingva ludo: al partoprenantoj oni disdonis foliojn sur kiuj estis skribitaj paroj da similaj vortoj (pudra/pruda; roso/rozo; serĉi/ŝerci; k.s.). La defio estis klarigi la signifojn de tiuj vortoj tute en Esperanto, sen traduko.

En amika etoso oni faris komunan foton.

Raportis: Paulo S. Viana

Atibaia atendas vin oktobre!

La estraro de EASP ĝoje informas ke la aliĝilo por la 12-a Esperanto-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo jam estas disponebla en la retejo de la asocio.

La evento okazos inter la tagoj 12-a kaj 14-a de oktobro en la urbo Atibaia, situanta je ĉirkaŭ unu horo kaj duono de la ĉefurbo San-Paŭlo.

La kongresaj aktivecoj disvolviĝos en la bela kaj moderna “Centro de Convenções Victor Brecheret”, kie laŭlonge de la jaro okazas la plej gravaj kultutaj eventoj de la urbo. Adreso de la kongresejo: Alameda Lucas Nogueira Garcez, 511 – Parque das Águas.

Perfekta loko por ke esperantistoj, lernantoj, aktivuloj kaj ankaŭ simpatiantoj de la internacia lingvo ĝuu tri tagojn plenajn je kulturaj, klerigaj kaj distraj aranĝoj.

Ĉu vi ŝatus engaĝiĝi en la programon de la evento? Sendu do vian proponon por prelego (45min), prelegeto (15min) aŭ metiaranĝo al < informado [ĉe] easp [punkto] org [punkto] br > aŭ al la loka organizanto Audino Rashi < audinorashi [ĉe] gmail [punkto] com >.

EASP havas novan estraron

Fine de februaro 18 asocianoj vizitis la sidejon de EASP por ĉeesti la ĉi-jaran elekto-asembleon. En la okazo, la kunsidantoj aprobis la jarraporton de la adiaŭanta estraro kaj bondeziris al la unika nomaro prezentita, kiu konsistas el la jenaj membroj:

Estraro
Prezidanto: Genildo Martins Coelho
Vicprezidanto: Marcos Zlotovich
Unua Sekretariino: Anna Lobo de Carvalho
Dua Sekretariino: Sidnéa da Conceição Beall
Unua Kasisto: José Roberto Tenorio
Dua Kasistino: Neide Aparecida de Freitas
Propaganda Direktorino: Cristina Claudia Graaf

Konsilantoj
Aparecida de Sousa Araújo
Audino Castelo Branco
Paulo Sérgio Viana

Anstataŭantoj
José Mauro Progiante
José Martins Coelho

Kopio de la jarraporto estis disdonita al ĉiuj ĉeestantoj kaj poste sendita al la membroj kiuj ne povis ĉeesti la asembleon. Se vi havos iun demandon al la nova estraro, ne hezitu skribi al < contato ĉe easp punkto org punkto br >