La ĉi-jara aranĝo Zamenhof-Tago, per kiu la asocio fermas la kalendaron de siaj aktivecoj, okazos virtuale la 12an de decembro ekde la 14h (UTC-3) per la aplikaĵo Zoom (http://tiny.cc/zamfesto).
Por la okazo estis invititaj la gastoj:
Karlos Peskera Alonso (Hispanio), kiu parolos pri “La jutubigo de Scivolemo, jutuba kvalita kanalo pri scienco en Esperanto”.
Karlos estas vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), esploristo kaj aktivulo interalie de la grupo Scivolemo (scivolemo.wordpress.com) kaj de Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI).
Audino Rashi (Brazilo), kiu prezentos la temon “Lernado estas nur unu el la manieroj travivi Feliĉon”.
Audino diplomiĝis pri Matematiko (PUC-SP), kun specialiĝo pri etnomatematiko (USF), magistriĝis pri la temo “Matematiko de disleksio” (UNICAMP), instruis en publikaj kaj privataj lernejoj dum 35 jaroj, kaj estas membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) ekde 1992.
Paulo Sérgio Viana (Brazilo), kiu prezentos la temon “Kiamaniere indus vere omaĝi la majstron?”
Paulo estas emerita kuracisto, tradukisto, preleganto, poeto, verkemulo plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), redaktanto de La Lampiro, organo de EASP, kaj ties nuna vicprezidanto.