Paroliga Rondo

Ni ĝoje sciigas pri la malfermo de Paroliga Rondo celanta personojn kiuj volas disvolvi sian parolkapablon en Esperanto.

La renkontoj, liberaj por ĉiuj interesatoj, okazas ĉiun sabaton matene (de 9h ĝis 11h) en la sidejo de EASP.

La Paroligan Rondon oni povos libere ĉeesti laŭ disponebla sabato, alidire, oni povos ĉeesti ĝin sinsekve, alterne kaj eĉ de tempo al tempo.

Por partopreni ĝin sufiĉos viziti la suban adreson en la menciitaj tago kaj horo.

Adreso de la Asocio: Rua Faustolo, 124 – Água Branca (Lapa).

Por pliaj informoj, sendu retmesaĝon al < contato @ easp . org . br >