60 personoj, el 28 urboj kaj 8 ŝtatoj, aliĝis al la semajnfina E-aranĝo de EASP okazinta en São José dos Campos en la tagoj 20-a kaj 21-a de septembro 2025.
La programeroj disvolviĝis en du ĉambroj de hotelo Ema Place, kie la ĉeestantoj sentis sin komforte lulataj de la bonetoso kutime reganta en tiaj esperantaj renkontoj.
Ni dankas al ĉiuj partoprenantoj, speciale al la prelegantoj, kiuj venis el tiel diversaj lokoj por subteni nian strebon plu okazigi ĉeestan eventon.