kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 99      28/08/2013




Kulturreveno
 
Paulo vianaLa 31an de aŭgusto (proksiman sabaton) vizitos la sidejon de EASP la tradukisto kaj poeto, d-ro Paulo Viana, kiu freŝdate revenis el Italio. Per tiu vizito ree flagretas la kulturkunveno de la asocio.

En la okazo, nia kara vizitanto parolos pri sia partopreno en la 80a Itala Kongreso de Esperanto okazinta en la urbo Sanremo komence de la kuranta monato.

La ĉeestantoj povos ankaŭ ĝui ekspozicieton, en la supra salono, kiun la gvidantaro de la asocio pretigis omaĝe al la 50-jariĝo de la revuo Kontakto, organo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

La parolado komenciĝos je la 17h.
La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo, 124 en la kvartalo Lapa.
Eniro senpaga.


Por vidi pliajn fotojn musklaku ĉi-tie


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.