kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 82      04/02/2013




karina oliveira
USP plu gastigas E-kurson
 

La Interfaka Centro pri Lingvoj de la Universitato de San-Paŭlo (USP) anoncas novan enkondukan kurson de Esperanto. La lecionoj okazos marde kaj ĵaŭde, de la 14h ĝis la 16h, sub la gvido de la studentino pri Beletro, Karina Oliveira.

La 3-monata kurso komenciĝos la 5an de marto 2013, kaj interesiĝantoj povos aliĝi plej malfrue ĝis la 22a de februaro. Pliaj informoj legeblas en la retejo de la Fakultato pri Filozofio, Beletro kaj Homsciencoj de USP.

Por legi intervjueton pri ĉi tiu promesdona iniciato musklaku ĉi tie

 

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.