USP plu gastigas E-kurson

Karina Oliveira

La Interfaka Centro pri Lingvoj de la Universitato de San-Paŭlo (USP) anoncas novan enkondukan kurson de Esperanto. La lecionoj okazos marde kaj ĵaŭde, de la 14h ĝis la 16h, sub la gvido de la studentino pri Beletro, Karina Oliveira.

La 3-monata kurso komenciĝos la 5an de marto 2013, kaj interesiĝantoj povos aliĝi plej malfrue ĝis la 22a de februaro. Pliaj informoj legeblas en la retejo de la Fakultato pri Filozofio, Beletro kaj Homsciencoj de USP.

Legu sube intervjueton pri ĉi tiu promesdona iniciato.

Kiam kaj kiel estiĝis la okazo gvidi kurson de Esperanto en USP?

Karina Oliveira: En la fino de la jaro 2011 mi komencis serĉi instruiston por orienti min en sciencia esploro pri esperanto. Kiam mi demandis al la profesorino, kiu jam estis mia gvidantino en alia esploro, ĉu ŝi konas iun en la universitato kiu povus orienti min, ŝi diris ke, malgraŭ ke ŝi ne konas esperanton, ŝi povas orienti min, se la esploro havas ian rilaton kun la portugala lingvo, ĉar tio estas ŝia fako. Do, oni parolis pri enkonduko de esperanta kurso ĉi tie en Lingva Centro (Centro de Línguas), ĉar tiu centro estas ĝuste por instigi plurkulturecon. Ŝi estis direktorino de tiu institucio dum kelkaj jaroj, do ŝi povus helpi (kaj multe helpis) min pri tio.

Ĉu vi trovis iun baron tie por enkonduki la kurson?

Fakte, ne. Mi nur zorgis pri la programo kaj estis mia profesorino kiu partoprenis la kunvenojn kaj proponis la kurson. Estis ankaŭ ŝi kiu pritraktis la burokratismajn aferojn, sed laŭ ŝi ne estis baroj por enkonduki tian novan kurson en la kursaron.

Kian helpon vi trovis tie por antaŭenigi vian projekton?

En la universitato nur la helpon de mia profesorino. Tamen, mi ricevas apogon de Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto por enkonduki la studadon de nia lingvo en la universitaton.

Ĉu temas pri porokaza instruprojekto aŭ la projekto povos havi kontinuecon? Se jes, je kio dependos ĝia kontinueco?

La stipendio daŭros ses monatojn, renovebla por aliaj ses, do oni povas enkonduki aliajn kursojn poste. Tio dependas ĉu estos lernantoj por sekvi la kurson. Dum oktobro kaj novembro pasintjare (2012) okazis la unua grupo de baza lernado. Nun la aliĝoj por nova grupo de komencantoj estas malfermitaj ĉe http://clinguas.fflch.usp.br/cursos/1015. Se estos sufiĉe da lernantoj, ankaŭ okazos grupo por progresantoj, kiujn jam havas bazan konon pri la lingvo kaj bezonas praktiki por ekparoli.

Kiun instrumaterialon vi uzos?

Mi prenas instrumaterialon el la retejo edukado.net, kaj kompreneble preparas miajn proprajn instrumaterialojn, laŭ la bezono de la lernantoj.

Laŭreklame, la kurso estos kontraŭpaga. Ĉu estas publiko en la universitato por tiaj kotizoj?

Jes ja, la universitatanoj kutime estas scivolemaj por tiuj novaĵoj, kaj fakte multaj volas lerni esperanton sed ne havas oportunon. Pro tio, ke la kurso estas la unua tia en la universitato, mi devas fari grandan diskonigadon, por ke gelernantoj aperu.

Kiun kurson vi vizitas kaj en kia lernojaro vi estas?

Mi studas Beletron, kaj fakuliĝas pri la portugala lingvo kaj lingvistiko.  Mi estas en la kvina lernojaro en la kurso.

Kiam vi esperantistiĝis?

Mi eklernis esperanton en 2008, sed mi esperantiĝis nur en la jaro 2011. Pro universitataj farendaĵoj mi, jaro post jaro, forlasis la progreson de mia kono pri esperanto al la estonteco. En 2011, tamen, mi partoprenis la triopan kongreson kiu okazis en San-Paŭlo, kaj tiam mi vere esperantiĝis. Nuntempe mi estas direktorino de propagando de EASP, kaj membro de Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto.

04. February 2013 by vortulo
Categories: Instruaferoj | Tags: , | 2 comments

Komentoj (2)

  1. Iras al Karina Oliveira mia varma gratulo por la iniciato kaj elkoraj bondeziroj por ĉiaj sukceso kaj longa vivo