kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 77       02/11/2012




tamburisto
Kongresa filmeto
 

Jam estas disponebla en la interreto 30-minuta video-raporto pri la 6a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, okazinta oktobre en San-Karlo. La filmeton pretigis kaj enretigis la esperantisto Emilio Cid, el San-Vicento.

Per tiaj filmetoj oni kontribuas al la historio de la esperanta movado, per alloga kaj plaĉa registro de tiuj esperantaj aranĝoj, kaj samtempe havigas okazon al tiuj kiuj ne povis ĉeesti la eventon ĝui specimenojn de la prezentitaj programeroj.

La filminto ankaŭ montras ke oni ne bezonas esti fakulo pri kinarto por produkti ĝuindan retfilmeton. Laŭ lia sperto mem, tiucele sufiĉas filmilo kaj iom da kono pri iu video-eldonilo, kelkaj el ili senpage elŝuteblaj el la interreto.

Ĝuu la filmeton!



Legu la kompletan tekston de la raporto kaj vidu kelkajn fotojn.




Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.