Plaĉetosa esperanta aranĝo

116 personoj el 18 urboj partoprenis la 6an Esperantan Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo okazintan en la urbo San-Karlo inter la tagoj 12a kaj 14a de oktobro.

La kongresaj aktivadoj komenciĝis vendredon posttagmeze per video-prezento pri Hanojo, la gasturbo de ĉi-jara Universala Kongreso, en Vjetnamio. Poste sekvis prelegoj de Rafael Zerbetto (Esperanto kaj Rio+20), Elmir dos Santos (Interna ideo) kaj Prof. Francisco Wechsler (argumentado por Esperanto).

Vespere la kongresanoj revenis por ĉeesti la prelegon de Prof. David Bianchini, kiu dulingve prezentis la ĉeftemon de la kongreso “Esperanto: 125 jarojn poste”. Sekve sin prezentis, kadre de la arta aranĝo, la fluto-ludisto Felipe Castro kaj la paro Marcela Escobar (soprano) kaj Luiz Fernando (piano-ludisto).

La sabata programo estis tre varia kaj bunta. Matene prelegis d-ro Osvaldo Pires de Holanda (Paul Berthelot), Osmar da Silva Alves (hebrea lingvo), James Piton kaj Ísis Okabe (skoltismo) kaj Guilherme Jardim (lingvoj de Tolkien). Posttagmeze vice prelegis Aparecida Araujo (karavano al la 97a UK), Audino Castelo Branco (matematiko) kaj Emílio Cid (lerno per Greenpeace).

Por la sabata Arta Vespero sin prezentis la grupo de tamburistoj Yanagi Taiko, la kantistaro de emeritaj funkciuloj de AFPESP, la esperantistino Elma do Nascimento kaj la aktorino Eva Genônimo, kiu surscenigis poemon de la brazilano Carlos Drummond.

Dimanĉon Rafael Zerbetto malfermis la tagan programon per prezento pri Muzaiko. Sekvis lin prelegoj de Alex Cessário (Tempoplandado) kaj José Roberto (bildartoj).

Ĉiuj prelegoj okazis en la ĉefa salono kaj tiu aranĝo montriĝis tre praktika, ĉar tiel kuniĝis plej multaj kongresanoj en ĉiuj prelegoj. Entute 14 prelegantoj kontribuis al la kleriga programo.

Dum la evento okazis ankaŭ alispecaj aktivadoj gvidataj de Francisco Wechsler (metiejo pri informado), José Roberto (metiejo pri instruafero), César Dorneles (lerno-ludo), Maria Luiza (cirklaj dancoj) kaj la paro Ísis Okabe kaj James Piton (skoltaj ludoj).

Krome la tradicia fulmokurso de Esperanto estis gvidata de tri esperantistoj: César Dorneles (vendrede), Karina Oliveira (sabate) kaj Osmar da Silva (dimanĉe). La kurseto estis bone vizitata dum la tri tagoj de la evento. La improviza aranĝo plaĉis al la ĉeestantoj, ĉar ili havis la okazon konatiĝi kun tri malsamaj kursgvidantoj dum la lecionoj.

Unu plej vizitata ĉambro en la kongresejo estis la libroservo de la Asocio, kiu venigis el alilandaj eldonejoj diversajn titolojn, speciale por la evento. Neniam antaŭe enlandanoj vidis en regiona esperanta aranĝo tiel multajn allogajn importitaĵojn.

Ankaŭ ĉeestis la eventon la studentino pri ĵurnalismo, Amanda Ceretti, kiu intervjuis kelkajn esperantistojn cele al pretigo de sia universitata laboraĵo pri Esperanto. Du tagojn antaŭe, aperis en la loka gazeto Jornal Primeira Página artikolo pri la okazonta kongreso.

Per tiu kongreso ni kaptis la okazon kunfesti du jubileantojn, nome la 125-jaran Esperanton (julio 1887) kaj la 75-jaran EASP (marto 1937). Al ĉiuj kunfestintoj ni diras: koran dankon!

Por vidi fotojn de la evento,  musklaku ĉi tie.

16. October 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | 1 comment

Unu komento

  1. EASP tre inde omaĝis la du jubileojn – per diversa prelegaro, bela libroservo kaj bonega etoso. Dankon al la Asocio kaj ties estraranoj!