kuriero
twitter   flickryoutubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 70       03/08/2012


Karaj asocianoj: saluton!
 

alvokoSurvojas al via hejmadreso alvoko-letero por la eksteordinara asembleo, okazonta la 18an de aŭgusto (la trian sabaton de la monato) je la 16h. Ĝis la papera dokumento atingos vin, vi povos tralegi ĝian retan version, konsulteblan ankaŭ per la retejo de la Asocio.

Tiu asembleo devus okazi jam pli frue, en junio, sed pro la aktivadoj en la Asocio en tiu monato kaj pro la feria paŭzo julie, ni prokrastis ĝin ĝis aŭgusto. La celo de la kunveno estas simpla: legitimi, per via aprobo de la tagordo, la aktivadon de la librovendejo kaj retbutiko (jam preta, sed ankoraŭ ne lanĉita), por ke la Asocio povu disvolvi tiujn servojn plej efike.

Kune kun la alvoko-letero vi ricevos plian n-ron de la informilo Parolo de la asociestro, kiu interalie memorigas pri nia dojeno, d-ro Osvaldo Pires de Holanda 91-jariĝinta julie.

Survojas ankaŭ al la 40 membro-abonantoj de Kontakto, la ĉi-jara dua n-ro de la majosa revuo plus donaco-libro por ke la legantoj ne nur legu la interesan intervjuon de Agenita Ameno, sed ankaŭ ĝuu la riĉan enhavon de ŝia verko Socia rolo de Kromamantoj - En konservado de monogamia geedzeco, esperantigita de Paulo Sergio Viana.

Por la membroj loĝantaj en la urbo San-Paŭlo kaj ĉirkaŭaĵoj, la libro-donaco restos je ilia dispono en la sekretariejo de la Asocio. 

Tiu libro-donaco etendiĝas al ĉiuj ceteraj anoj de EASP, escepte tiujn de aligita grupo, kiuj ĝuos la komunan legon de la ekzemplero sendita nome de la koncerna grupo.

Agrablan semajnfinon deziras,
La estraro


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.