kuriero
twitteryoutubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 101      16/09/2013




Multlingva Infana biblioteko
 
InfanlibrojEkde la 9a de aŭgusto 2013, infanoj de la ĉefurbo Sanpaŭlo havas novan kaj allogan spacon por legado. Temas pri la Multlingva Infana Biblioteko Duda Porto de Souza kun pli ol 11 mil titoloj en pluraj lingvoj.

La multlingva biblioteko funkcias ene de la Universitata Centro de Belartoj de Sanpaŭlo, apud ties ĉefa biblioteko, ĉe strato Álvaro Alvim, 90 - kvartalo Vila Mariana, en la suda regiono de la ĉefurbo.

La iniciatinto estas la ĵurnalistino Duda Porto de Souza, kiu pruntas sian nomon al la biblioteko. En 2009 ŝi lanĉis la ideon per la interreto  kaj tuj aperis amikino kiu venigis la projekton en la Belartan Universitaton.

Apenaŭ eksciis pri tiu oazo, la bibliotekistino Neide de Freitas, kiu zorgas pri la biblioteko de EASP, sugestis ke la asocio sendu kelkajn porinfanjn titolojn, kaj mem tuj faris la kontaktojn.

Pasintsemajne, kun granda ĝojo, ni ricevis la bonan novaĵon ke ili akceptos nian libro-donacon de esperantaj titoloj. Tiel, al la Multlingva Infana Biblioteko estis sendita la jena materialo:

La Eta Princo
La Bona Arbo
Cisko kaj Vinjo: la brusela bubo (bildstrio)
Mil unuaj vortoj en Esperanto (bildvortaro)
Lupo Alberto (bildstrio)
Diabolik (bildstrio)
La mistero de la malnova domo
Breno kaj Lilika
DVD Esperanto é...
Descubra o Esperanto
Oportuna vortaro: Esperanta/portugala
Poŝa vortareto: esperanta/portugala - portugala/esperanta

Depende de la plua akceptemo de la bibliotekaj respondeculoj, la asocio povos sendi plian dekon da novaj titoloj. Nia volontulino Neide tenos kontakton kun ili kaj de tempo al tempo mem vizitos la lokon.

La Multlingva Infana Biblioteko funkcias de la 8h ĝis 19h (lundo ĝis vendredo) kaj de la 9h ĝis 16h (sabate). Krom surloka konsulto, eblas pruntepreni ĝis kvin titoloj por legi hejme dum 15 tagoj.

Por pliaj informoj pri la nova spaco, vizitu la retejon de la biblioteko.



Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.