Du brazilanoj premiitaj

Brazilo pluan fojon aperas en la listo de premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies premio-sesio ĉi-jare okazis en Lisbono, Portugalio, kadre de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto.

La brazilaj premiitoj ĉi-foje estis Paulo Sérgio Viana, el la urbo Lorena, kaj Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) situanta en la ĉefurbo San-Paŭlo.

Paulo Viana ricevis la duan premion (182 EUR) en la branĉo Prozo pro la konkursaĵo “Paperfolio” kaj honoran mencion en la subbranĉo Mikronovelo pro la konkursaĵo “Magia Penso”.

EASP dividis la premion “Infanlibro de la jaro” (546 EUR) kun la eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio, kiu prezentis la infanlibron “Tikiriki Tok el Strobilo”. Siavice EASP prezentis la infanlibron “La malbeno de Tarumo kaj Nurana” verkitan de José Mauro Progiante, el la urbo Bauru.

La infanlibro “La malbeno de Tarumo kaj Nurana” estis lanĉita pasintjare en la sidejo de EASP okaze de ties jarfina aranĝo Zamenhofa Tago.

Paulo Viana kaj Mauro Progiante estas membroj de EASP kaj nuntempe partoprenas en la estraro de la asocio kiel anoj de la Konsilantaro.

Gratulon al ambaŭ verkistoj!

———————

Brazilanoj jam premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA:

Geraldo Mattos (1957, 2008, 2009, 2009)
Sylla Chaves (1962, 1968, 20002)
Leopoldo H. Knoedt (1964, 1968)
Manoel Borges dos Santos (1981)
Ivan Alberto A. Doretto (1981)
Tarcísio Lima (1995, 1996, 1996, 2000, 2000)
Eko-Kultura Kondaĵo (1995)
Flávio Fonseca (1997, 1998, 1998)
Neide Barros Rego (1998, 2005, 2006)
Bazila E-Ligo/Ciro Gomes (1999)
Paulo Sérgio Viana (2003, 2004, 2007, 2010, 2010, 2014, 2014, 2015, 2018, 2018)
Eldonejo Oportuno/Paulo S. Viana (2008)
Jorge Teles (2003)
Sônia Sanchez (2004)
Adarci Sousa (2009)
Rafael H. Zerbetto (2016)
EASP/José Mauro Progiante (2018)

La esperanta juvelaro en nova vesto

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo partneriĝis kun eldonejo Esprima kaj fariĝis ties unua reprezentanto kaj diskoniganto de la eldona projekto “Nia Juvelaro”, lanĉita dum la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Kuritibo la pasintan monaton.

La celo de la projekto “Nia Juvelaro” estas diskonigi la esperantan literaturon, kaj sekve la lingvon mem, per eldonado de minilibroj je ĉarma formato konvena por regalo aŭ kolektado. La libretoj mezuras 5 x 7 centimetrojn kaj enhavas plenan tekston, tute legeblan, de la koncerna originalo aŭ traduko.

Tri titoloj jam eniris la kolekton “Nia Juvelaro” kaj ili estas mendebaj ĉe la libroservo de EASP, inkluzive per ties retbutiko:

1. Ekzercaro kaj Paroladoj, de L. L. Zamenhof – unua lernilo kaj gvidilo de la esperantistoj;
2. Marta, korŝira romano plendanta por virinaj rajtoj, verkita de la polino Eliza Orzeszko kaj tradukita de L. L. Zamenhof;
3. Fajron sentas mi interne, psikologia romano kun esperanta fono originale verkita de Ulrich Matthias, la aŭtoro de “Esperanto – la nova latino de la Eklezio”.

La sekva aperonta titolo de “Nia Juvelaro” estas la ĉarma romaneto Karlo, de Edmond Privat.