Atibaia atendas vin oktobre!

La estraro de EASP ĝoje informas ke la aliĝilo por la 12-a Esperanto-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo jam estas disponebla en la retejo de la asocio.

La evento okazos inter la tagoj 12-a kaj 14-a de oktobro en la urbo Atibaia, situanta je ĉirkaŭ unu horo kaj duono de la ĉefurbo San-Paŭlo.

La kongresaj aktivecoj disvolviĝos en la bela kaj moderna “Centro de Convenções Victor Brecheret”, kie laŭlonge de la jaro okazas la plej gravaj kultutaj eventoj de la urbo. Adreso de la kongresejo: Alameda Lucas Nogueira Garcez, 511 – Parque das Águas.

Perfekta loko por ke esperantistoj, lernantoj, aktivuloj kaj ankaŭ simpatiantoj de la internacia lingvo ĝuu tri tagojn plenajn je kulturaj, klerigaj kaj distraj aranĝoj.

Ĉu vi ŝatus engaĝiĝi en la programon de la evento? Sendu do vian proponon por prelego (45min), prelegeto (15min) aŭ metiaranĝo al < informado [ĉe] easp [punkto] org [punkto] br > aŭ al la loka organizanto Audino Rashi < audinorashi [ĉe] gmail [punkto] com >.