La esperanta juvelaro en nova vesto

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo partneriĝis kun eldonejo Esprima kaj fariĝis ties unua reprezentanto kaj diskoniganto de la eldona projekto “Nia Juvelaro”, lanĉita dum la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Kuritibo la pasintan monaton.

La celo de la projekto “Nia Juvelaro” estas diskonigi la esperantan literaturon, kaj sekve la lingvon mem, per eldonado de minilibroj je ĉarma formato konvena por regalo aŭ kolektado. La libretoj mezuras 5 x 7 centimetrojn kaj enhavas plenan tekston, tute legeblan, de la koncerna originalo aŭ traduko.

Tri titoloj jam eniris la kolekton “Nia Juvelaro” kaj ili estas mendebaj ĉe la libroservo de EASP, inkluzive per ties retbutiko:

1. Ekzercaro kaj Paroladoj, de L. L. Zamenhof – unua lernilo kaj gvidilo de la esperantistoj;
2. Marta, korŝira romano plendanta por virinaj rajtoj, verkita de la polino Eliza Orzeszko kaj tradukita de L. L. Zamenhof;
3. Fajron sentas mi interne, psikologia romano kun esperanta fono originale verkita de Ulrich Matthias, la aŭtoro de “Esperanto – la nova latino de la Eklezio”.

La sekva aperonta titolo de “Nia Juvelaro” estas la ĉarma romaneto Karlo, de Edmond Privat.

Jarkolekto 2017 de La Lampiro

La jarkolekto 2017 de La Lampiro jam estas presita. Ĝi entenas la 6 numerojn de la revuo aperintajn pasintjare sob daŭra redaktado de Paulo S. Viana.

PDF-versio de la organo de EASP aperas ĉiun duan monaton, ekde 2017, kaj kulminas per la presita jarkolekto fine de la koncerna jaro. Per tiu aranĝo la estraro de la asocio solvis du problemojn rilate al eldonado de la revuo: malpliigi kostojn kaj regali la asocianojn per belaspekta bindita kolekto de La Lampiro.

Danke al donaco de du direktoroj de EASP, la nuna jarkolekto estos senpage liverita al la membroj de la asocio. Kiuj ĉeestos la ĉi-jaran asembleon fine de la kuranta monato, tuj povos preni sian ekzempleron en la sekretariejo. La ceteraj ekzempleroj estos senditaj per poŝto.

La jarkolekto de La Lampiro konvenas ne nur por binde protekti ĉiujn apartajn numerojn, sed precipe por propagandi Esperanton. Se vi jam legis la retan version kaj ne multe emas al konservado de periodaĵoj, konsideru la eblecon lasi la bindaĵon en iu publika atendejo.

La unua numero de la ĉi-jara kolekto estas finredaktata kaj verkemuloj povas jam sendi kontribuaĵon por la dua numero al la kutima retadreso <psviana [ĉe] terra [.] com [.] br>

Agrablan (re)legadon kaj diskonigadon!