Bela festo en San-Karlo!

Kongreseja korto

Kun enskribiĝo de pli ol cent samideanoj, plene sukcese okazis la 13-a Esperanto-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo. La sidejo estis bonegaj ĉambroj en la publika lernejo “Doutor Álvaro Guião”, kiu mem estas admirinda konstruaĵo pli ol jarcent-aĝa, kun sia nobla arkitekturo, artaj vitraĵoj, kaĥeloj kaj feraĵoj. La ĉefa salono certe estas unu el la plej belaj kaj komfortaj, kiujn ni povis ĝui en la sinsekvo de niaj kongresoj. Unu el la instruistoj de tiu impona lernejo vizitis la kongreson sed bedaŭrinde ne povis partopreni en nia malferma ceremonio.

La sabata arta vespero okazis en alia, same taŭga loko, nome en la ĉambrego de la Sekretariejo de Kulturo, ĉirkaŭ unu kilometron for de la kongresejo.

Oni emfazu, ke la lokaj Esperanto-aktivuloj sukcesis havigi al la kongresanojn tiajn bonegajn lokojn tute senpage, kio nepre faciligis la financan vivon de nia asocio. Koran dankon kaj gratulon al la koncernaj aŭtoritatuloj, kiuj perfekte komprenas la celon kaj idealon de nia movado!

LA MALFERMO

De maldekstre: Gilberto Menegasso kaj Umberto C. Campos (Lokaj organizantoj), Genildo M. Coelho (EASP-prezidanto)

Post unuhora gaja akceptado de kongresanoj en la halo de la kongresejo, je la 10-a horo de la 12-a de oktobro, la tuta kongresanaro kolektiĝis en la ĉefa salono, kie oni sonigis la Brazilan Nacian Himnon. Gvidis la malferman ceremonion S-ino Cristina Graaf, kiu zorgas pri la departemento de turismo de EASP. Unue, ŝi donis la parolon al a prezidanto de EASP, S-ro Genildo Coelho, kiu malfermis la eventon per simpla saluto kaj bondeziroj. Li kaptis la okazon por atentigi ĉiujn pri la fakto, ke en la proksima monato februaro okazos elekto de nova estraro en EASP, do necesas proponoj de kandidatiĝoj kaj pripensado pri la estonteco de nia asocio. Li dankis la lernejestrojn, kiuj liveris al ni tian imponan kongresejon kaj la lokajn aktivulojn, kiuj multe laboris por la sukceso de tiu evento.

Sekve parolis S-ro Gilberto Menegasso, kiel reprezentanto de la loka organiza grupo. Li bonvenigis ĉiujn kaj esprimis sian ĝojon, ke la urbo San-Karlo duafoje akceptas la taskon organizi la ĉefan EASP-eventon. La ĉeestantoj varme aplaŭdegis lin.

Aŭditorio

Fine, S-ro Paulo S. Viana nelonge paroladis. Li gratulis la homojn, kiuj venis el pli ol 15 urboj por doni sian prestiĝon al nia kongreso. Li nomis tiujn homojn “elito”, ĉar ili komprenas la veran sencon de nia movado: amika kontakto de homoj kun la sama idealo de paco, interkompreniĝo, kleriĝo kaj amikeco – kiuj ne limiĝas al la interretaj agado. “Interreto estas grava por nia afero – li diris – sed ĝi ne povas anstataŭi niajn manpremojn, brakumojn, kisojn kaj ĉeestan energion.” Li proponis ankaŭ, ke ĉiu kongresano sendu mesaĝon al la direktoroj de la lernejo, kie okazas la kongreso, por gratuli ilin pro ilia apogo al nia movado. Same al la Sekretario de Kulturo de San-Karlo.

Post kantado de nia himno La Espero, oni finis la malferman ceremonion.

PRELEGOJ
En la daŭro de la tuta sabato kaj parto de la dimanĉa mateno, la kongresanoj povis ĉeesti sep prelegojn:

“Esperanto Serioze”

Preleganto Saulo Salgado

Pri tio prelegis la veterana Esperantisto Saulo Wanderley, el  Rio-de-Ĵanejro. Li emfazis la gravecon de Esperanto en nia mondo, kie la homoj bezonas pli ol iam ajn interkomprenon kaj homecan idealon. Por tio, estas tasko de Esperantistoj, kiuj havas en siaj manoj tute oportunan perilon, sin teni kiel torĉoportantoj. Li diris: “Esperanto devas esti lernata, uzata, disvastigata serioze. Ĝi estas lingvo, kiu serioze influas la homan vivon, laŭ pluraj faktoroj. Ĝi estas maniero alpreni utilecon per komunikado, lernado, instruado, socia agado, mempersona kresko. Gravas do serioze lerni, serioze uzi, serioze diskonigi nian lingvon. Esperanto ne estu simpla hobio, sed signifoplena elemento en la vivo de Esperantistoj.”

“Daŭripova disvolviĝo: ĉu  vere?”

Preleganto Alex Cesário

Prelegis Alex Cesário, el la urbo Araraquara/SP. Diskuti la evoluon  de la homa vivo en nia mondo signifas diskuti la prizorgadon de la naturaj rimedoj. Ĝis nun, la homaro konsumas la mondajn vivrimedojn kvazaŭ ili estus senlimaj. Tamen, je pluraj punktoj ili elĉerpiĝas. Necesas koncepti alian specon de vivstilo, trans la kapitalisma serĉado de senlima kresko. Oni atentu la teorion pri malkresko de Serge Latouche, laŭ kiu ne eblos por ĉiam konsumadi. Tion ilustras la situacio, en kiu oni senbride konsumas bestdevenajn produktojn kaj nutraĵojn.

“Ludprelego”
Audino Castelo Branco, konata instruisto pri Matematiko el la urbo Atibaia/SP, pritraktis la matematikan koncepton pri probablo kaj pri tio, kiel tiu nombro estas komprenata de ni. Li organizis amuzan ludon, en kiu la publiko aktive partoprenis, simile kiel en televidprogramo. Homoj estis premiitaj per ĉokolado, kiam ili sukcese trapasis probablotestojn.

“El kie venas la astrologiaj influoj?”
Inĝeniero Adonis Saliba el la urbo San-Paŭlo, konata veterana Esperantisto, detale informis pri diskutoj pri la antikva arto de Astrologio. Ĝis hodiaŭ oni ne propradire formulis la manieron, kiel astrologiaj influoj okazas, kaj kiel ili manifestiĝas. Dum la prelego li montris nuntempajn evidentaĵojn pri tiaj influoj je borsaj evoluoj de akciaj prezoj. Fizikaj hipotezoj, en la kampo de kvantuma energio, povas ligiĝi al cerba aktiveco de homoj, ĉefe pro ĵus trovita “bio-fotona” produktado en cerbaj ĉeloj.  Estis prezentita kaj pridiskutita ankaŭ la astra ĉarto de Zamenhof.

“Mamografio”
Emerita profesoro kaj fakulo pri Nuklea Medicino, Radioterapio kaj Radiodiagnozo, Genildo Martins Coelho el la urbo San-Paŭlo prezentis detalajn informojn pri mamografio. Li montris multajn diapozitivojn, kiuj ilustris la preventajn rimedojn por eviti mamkanceron. Krome, li klarigis la signifon kaj gravecon de frua diagnozo. Li instruis la ĝustan manieron por memekzamenado kaj la funkciadon de la aparato uzata por mamografio. Li finis per grava admono: “Estas nepre necese, ke virinoj bone konu sin mem”.

“Kiel vi kredas, vi kreas”

Preleganto Pedro Freitas

Per vigla prezentado, kiu kortuŝis kaj amuzis la ĉeestantaron, la juna Pedro Freitas (el Ribeirão Preto/SP) prelegis pri la graveco zorgi pri siaj propraj pensoj. Li komencis sian prezenton per ridiga maniero veki la ĉeestantaron: skui la najbaron kaj krii: “Vekiĝu!”. Ĉiu ago estas rezulto de penso. Se oni sukcesas direkti sian penson al pozitivaj aferoj, tiam rezultos pozitivaj agoj. Kaj tio dependas plej ofte de konstanta ekzerciĝado. Tion oni komencas per taŭga korpa sinteno, kultivado de sanaj homaj rilatoj kaj praktikado de solidareco.

“Dietfuroroj”
Emerita profesoro Francisco Stefano Wechsler, el la urbo Campinas/SP, klere prelegis pri la trompoj de modaj dietoj, kiuj sin prezentas kiel “miraklaj”. Li analizis la lastatempajn retajn misinformojn, ke “lakto estas venenaĵo” kaj  trafe informis pri la netoleremo de homoj kontraŭ laktozo kaj laktaj proteinoj. Li klarigis pri la netoleremo al gluteno, kiu atingas etan procenton el la homoj. Li kritikis la dieton Atkins kaj aliajn danĝerajn dietojn. Fine li konsilis, ke oni kriterie analizu la modajn dietojn por eviti damaĝon al sia sano.

PRELEGETOJ
En du sesioj, kongresanoj povis ĉeesti ses 15-minutajn prelegetojn:

“Omaĝo al Sylla Chaves”
Alfredo Aragón (Rio de Janeiro/RJ) prezentis filmetojn kaj memorigis la agadon de la eminenta Esperantoaktivulo Sylla Chaves, kiu forpasis antaŭ kelkaj jaroj.

“Veraj damaĝoj el falsaj novaĵoj”
James Rezende Piton (Paulínia/SP) atentigis pri la danĝero de senrespondecaj misinformoj, kaj pri nia civitana devo agi kontraŭ ili.

“Leonardo da Vinci: 550 jaroj de la arketipo de la Renesanco”
José Mauro Progiante (Bauru/SP) memorigis pri la jubileo de unu el la plej elstaraj geniuloj en la historio, kaj prezentis trarigardon pri lia ampleksa kreado.

”Prizona sistemo de ŝtato San-Paŭlo“
Paula Cristina Medve (Ribeirão Preto/SP) prezentis interesan trarigardon pri la sistemo de prizonoj en nia ŝtato, kiu estas unu el la plej bone organizitaj en Brazilo.

”Nevideblaj surstratuloj“

Preleganto Elmir Santos

D-ro Elmir dos Santos Lima (Rio de Janeiro/RJ) kortuŝe atentigis pri la kruela situacio de multaj miloj da homoj, kiuj mizere vivas surstrate, tute ignorataj de la ĝenerala socio. Necesas pensi pri ili homece, kaj klopodi helpi. Inter ili, troviĝas eĉ eksesperantistoj!

”Ĉu vi kutimas legi vortaron?“
Paulo Sergio Viana (Lorena/SP) prezentis vortarojn kiel neelĉerpeblajn trezorojn. Necesas legi ilin, ne nur konsulti. Vortoj estas esence gravaj elementoj en nia mensa vivo. Ju pli profunde ni interesiĝas pri ili, des pli saĝa estas nia kapablo pensi.

ARTA VESPERO

Kantistinoj (de dekstre): Milene kaj Ísis

Sabate, la 12-an de oktobro, je la 20-a horo, komenciĝis arta vespero en la bela, ampleksa salono de Municipa Centro de Arto kaj Kulturo de la urbo San-Karlo. Japana virina grupo en tradiciaj vestoj prezentis belajn dancojn kaj eĉ dancigis la ĉeestantaron je “cirkla danco”, kiu ege amuzis ĉiujn. Sekvis deklamoj de Walter Pontes kaj Graça Thuler, ambaŭ venintaj el la urbo Niterói/RJ. Deklamis ankaŭ la veterana, populara Esperantisto el la urbo Barra do Garças/MT, Amarílio Carvalho, helpate de James Piton (Paulínia/SP). Poste grupo de Esperantistoj el San-Karlo sentoplene kantis kelkajn tradiciajn popolkantojn en Esperanto. Ankaŭ a denaska Esperantistino Milena Piton, akompanate de sia patrino Isis Piton, regalis la publikon per belaj kanzonoj. Finis la programon la “rep-kantisto” Tone, kiu vigle kantis kaj kantigis la publikon.

PAROLIGA RONDO
Sabate, la 12-an de oktobro, posttagmeze, grupeto da komencantoj, kiuj enskribiĝis en la kongreso akompanis la veteranan estraranon de EASP, José Roberto Tenório (San-Paŭo/SP) en kelkhora paroliga rondo en aparta ĉambro de la kongresejo.

AŬTORA DUONHORO

Paulo S. Viana intervjuata dum la Aŭtora Duonhoro

La lasta programero de la kongreso, antaŭ la oficiala fermo, estis aŭtora duonhoro, dum kiu la publiko povis fari demandojn al du aŭtoroj: José Mauro Progiante, pro la lanĉo de la infanlibro “Blua Sonĝo en Antverpeno”, publikigita de Eldonejo Esprima; kaj Paulo S. Viana, pro la lanĉo de Esperanta traduko de “Esav kaj Jakob”, de Machado de Assis kaj de minilibro “Duono de guto”, originale verkita. Krome, oni diskutis ankaŭ pri relanĉo de la antaŭe elĉerpitaj tradukoj de “Dom Casmurro” kaj “Postmortaj Rememoroj de Brás Cubas”, ambaŭ de Machado de Assis. La aŭtoroj subskribis ekzemplerojn de libroj al aĉetintoj.

LIBROSERVO
Dum la dutaga kongreso glate funkciis varia libroservo de EASP, sub la serioza kaj sindediĉa prizorgado de la respondeculo pri la Butiko de EASP, S-ro Carlos Rodrigues. Lin helpis S-ino Aparecida Araúlo. Ankaŭ Eldonejo Esprima proponis sian stokon de libroj kaj minilibroj en Esperanto, inkluzive kun relanĉo de elĉerpitaj klasikaĵoj.

FERMO
Dimanĉe, la 13-an de oktobro, je la 13-a horo, la prezidanto de la Kongreso salutis kaj dankis la organizan komisionon, la ĉeestantaron kaj niajn gastigantojn. Salutis kaj ricevis varman aplaŭdegon la loka organizanto Gilberto Menegasso. Anonciĝis la urbo, kie okazos la 14-a Kongreso de Ŝtato San-Paŭlo, en oktobro 2020: la urbo Indaiatuba. Oni povis spekti filmeton pri tiu urbo, kiu espereble ricevos same entuziasman publikon kiel ĉi-jare.

Oni oficiale fermis la belan festkongreson en San-Karlo per verva kantado de “La Espero”.

(Raportis: Paulo S. Viana)

BKE kaj ĝia bunta publiko

(Foto: PEA) – Fermo de la evento

Inter la 31-a de majo kaj la 3-a de junio 2018, en bonega etoso, okazis la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 38-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo, en la urbo Kuritibo, ŝtato Paraná, Brazilo.

Oni povas diri, ke ĝi estis preskaŭ perfekta evento: densa, riĉenhava kaj bone organizita programo, dum kiu prezentiĝis serio da bonnivelaj prelegoj kaj diskutoj pri plej variaj temoj. Belegaj ceremonioj malfermis kaj fermis la kongreson, dum kiuj oni montris plurajn buntajn muzikajn kaj dancajn spektaklojn, fare de la lokaj artistoj. (Tiusence, oni elstarigu la intensan ĉeestadon de neesperantista publiko en parto de la kongresejo, kiu estis publike alirebla!).

La dumkongresaj artaj vesperoj estis eksterordinare altnivelaj: unu el ili, prezento de rafinita “Festa Rekviemo por Priplorinda Mondo” (aŭtoro Jorge Telles, originale en Esperanto); la alia, prezento de esperantigitaj muzikaĵoj fare de moderna ĵazeca ensemblo kaj kanto de la konata Flávio Fonseca. En unu posttagmeza momento, estis spektebla la teatraĵo “Tiradentes”, monologo de la veterana Esperantisto Amarílio Carvalho, en la publika parto de la kongresejo.

Okazis ankaŭ administraj movadaj proceduroj, nome asembleoj de BEL kaj BEJO. En la lasta arta vespero, estis anoncitaj la rezultoj de Literatura Konkurso de BEJO.

Oni proponis al kongresanoj partoprenon en la ekzamenoj de Komuna Eŭropa Referenckadro (la mondkonataj “KER-Ekzamenoj”), kiun prizorgas edukado.net, kaj aliĝis fakte 24 kandidatoj. Persone akompanis la procedon el Eŭropo la senlaca Katalin Kováts, en kunlaboro kun la brazila respondeca teamo.

Dum la tuta kongreso funkciis bona libroservo. La kongresejo situis en la Universitato UNINTER, kiu simpatias al Esperanto kaj senpage cedis komfortajn ĉambrojn provizitajn per komputilaj projekciiloj kaj bona interreta konekto.

Kurioza programero estis la 1-a Kurado Esperanto por Paco kaj Diverseco, kiun oni bonege organizis en bela natura parko. Ĉeestis ankaŭ multaj neesperantistoj kaj oni abunde informis pri nia lingvo al tiu sportema, energioplena publiko.

La kongreson partoprenis 240 homoj, inter kiuj kelkaj argentinanoj. Oni substreku la partoprenon de 42 gejunuloj.

Raportis: Paŭlo Sergio Viana