Plia ateliero de Esperanto

Legio de Bona Volo (LBV) partnere kun Esperanto-Asocio de San-Paŭlo EASP) okazigis plian atelieron de Esperanto senpage alireblan al ĉiuj interesatoj konatiĝi kun la lingvo.

La ĉi-jara ateliero okazis en la Socihelpa Komunuma Centro de LBV, la 23-an de februaro, kun la ĉeesto de kvindeko da vizitantoj kaj gelernantoj de la Edukejo Paiva Netto.

La ateliero konsistis el enkonduka prelego pri la estiĝo de la lingvo kaj ĝia rolo en la mondo, fare de Wilian Gomes, estro de la instrufako de EASP, kaj el provleciono gvidata de la estrano José R. Tenorio. Krome, ĉi-jare vizitis la atelieron la rumanino Manuela Burghelea, kiu prelegetis pri sia lando, pri siaj vokaĝoj alilande kaj konatiĝo kun Esperanto, unu el diversaj lingvoj parolataj de ŝi.

La partoprenantoj estis regalataj per bongusta lunĉo kaj en la fino ĉiuj ricevis atestilon kaj inviton viziti ĉeestan kurson en la sidejo de EASP.

Matene Manuela kaj du direktorinoj de EASP, Anna Lobo kaj Sidnea Bell, akompane de anoj de LBV, vizitis la Edukejon Bona Volo, kie estas aplikataj la Pedagogioj de Amo kaj de la Ekumena Civitanoj, ambaŭ kreitaj de la nuna gvidanto de la Institucio, Paiva Netto.