Plia amiketosa E-renkonto en la Paraiba Valo

Komuna intervjuo kun la gejunuloj Karina Oliveira kaj Wilian Gomes.

La 22-an de aprilo 2018 okazis en la Kulturdomo de Lorena/SP, en entuziasma kaj vigla etoso, unu plia el la tradiciaj Renkontoj de Esperantistoj en la Paraiba-Valo. Ĉi tiu regiono, kiu situas inter la plej grandaj urboj en Brazilo, nome Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, estas proksima al la plej granda kvanto da Esperantistoj en nia lando, se oni kalkulas laŭregione. Pro tio oni jam de jardekoj okazigas tiujn rekontojn, foje en la ŝtato Rio, foje en la ŝtato San-Paŭlo. Ĉi-foje partoprenis trideko da gesamideanoj el ok urboj kaj tri ŝtatoj. Oni ĝuis lunĉon kaj etan libroservon provizitan de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro.

Matene okazis riĉe ilustrita prelego de Cristina Graaf pri Lisbono, la urbo de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto. Sekvis intervjuo, dum kiu la tuta ĉeestantaro faris demandojn al du junaj, viglaj Esperantistoj: Karina Oliveira kaj Wilian Gomes. Oni informis kaj diskutis pri la Interlingvistika Kurso en Poznano, instruado de Esperanto, turismo, personaj travivaĵoj kaj similaj aferoj.

Post la tagmanĝo, estis prezentita “Guto da Gramatiko” (P.S.Viana) kaj filmeto por diskutado kaj interpretado fare de la tuta ĉeestantaro. Poste oni faris muzikan paŭzon, dum kiu du muzikistoj sonigis kvin belajn komponaĵojn, inter kiuj oni legis poemojn de Zamenhof, Sylla Chaves/Aloisio Sartorato kaj Nazaré Laroca. La programon kompletigis defion al la publiko: oni projekciis sur ekranon la foton de gravaj homoj el la Historio de Esperanto, kun la invito, ke oni respondu: “Kiu estas tiu homo?”

Finis la renkonton lingva ludo: al partoprenantoj oni disdonis foliojn sur kiuj estis skribitaj paroj da similaj vortoj (pudra/pruda; roso/rozo; serĉi/ŝerci; k.s.). La defio estis klarigi la signifojn de tiuj vortoj tute en Esperanto, sen traduko.

En amika etoso oni faris komunan foton.

Raportis: Paulo S. Viana