Novaj gvidantoj serĉataj

Karaj asocianoj,

La oficperiodo de la nuna estraro venas al la fino. En la proksima februaro, la anaro de EASP bezonos elekti novan gvidantaron por daŭrigi la asociajn agadojn.

Jam tempo estas por interkonsiliĝo cele al formado de novaj gvidantoj por la oficperiodo 2020-2021.

Ĉu vi volas aktive partopreni en la vivo de la asocio? Jen la okazo: starigu vian nomaron kaj laborplanon kaj ilin sendu rete al <contato[ĉe]easp.org.br> plej malfrue ĝis la 15-a de januaro 2020.

Konsisto de la nomaro, laŭ la statuto:
Estraro: Prezidanto, Vicprezidanto, unua kaj dua Sekretarioj, unua kaj dua Kasistoj, Propaganda Direktoro.
Konsilantaro: tri membroj
Anstataŭantoj: du membroj

La kompleta statuto estas disponebla ĉi ite.
Se vi havos iun demandon, ni plezure respondos ĝin.

Kunlabore kaj je via dispono,
La estraro