La esperanta juvelaro en nova vesto

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo partneriĝis kun eldonejo Esprima kaj fariĝis ties unua reprezentanto kaj diskoniganto de la eldona projekto “Nia Juvelaro”, lanĉita dum la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Kuritibo la pasintan monaton.

La celo de la projekto “Nia Juvelaro” estas diskonigi la esperantan literaturon, kaj sekve la lingvon mem, per eldonado de minilibroj je ĉarma formato konvena por regalo aŭ kolektado. La libretoj mezuras 5 x 7 centimetrojn kaj enhavas plenan tekston, tute legeblan, de la koncerna originalo aŭ traduko.

Tri titoloj jam eniris la kolekton “Nia Juvelaro” kaj ili estas mendebaj ĉe la libroservo de EASP, inkluzive per ties retbutiko:

1. Ekzercaro kaj Paroladoj, de L. L. Zamenhof – unua lernilo kaj gvidilo de la esperantistoj;
2. Marta, korŝira romano plendanta por virinaj rajtoj, verkita de la polino Eliza Orzeszko kaj tradukita de L. L. Zamenhof;
3. Fajron sentas mi interne, psikologia romano kun esperanta fono originale verkita de Ulrich Matthias, la aŭtoro de “Esperanto – la nova latino de la Eklezio”.

La sekva aperonta titolo de “Nia Juvelaro” estas la ĉarma romaneto Karlo, de Edmond Privat.