BKE kaj ĝia bunta publiko

(Foto: PEA) – Fermo de la evento

Inter la 31-a de majo kaj la 3-a de junio 2018, en bonega etoso, okazis la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 38-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo, en la urbo Kuritibo, ŝtato Paraná, Brazilo.

Oni povas diri, ke ĝi estis preskaŭ perfekta evento: densa, riĉenhava kaj bone organizita programo, dum kiu prezentiĝis serio da bonnivelaj prelegoj kaj diskutoj pri plej variaj temoj. Belegaj ceremonioj malfermis kaj fermis la kongreson, dum kiuj oni montris plurajn buntajn muzikajn kaj dancajn spektaklojn, fare de la lokaj artistoj. (Tiusence, oni elstarigu la intensan ĉeestadon de neesperantista publiko en parto de la kongresejo, kiu estis publike alirebla!).

La dumkongresaj artaj vesperoj estis eksterordinare altnivelaj: unu el ili, prezento de rafinita “Festa Rekviemo por Priplorinda Mondo” (aŭtoro Jorge Telles, originale en Esperanto); la alia, prezento de esperantigitaj muzikaĵoj fare de moderna ĵazeca ensemblo kaj kanto de la konata Flávio Fonseca. En unu posttagmeza momento, estis spektebla la teatraĵo “Tiradentes”, monologo de la veterana Esperantisto Amarílio Carvalho, en la publika parto de la kongresejo.

Okazis ankaŭ administraj movadaj proceduroj, nome asembleoj de BEL kaj BEJO. En la lasta arta vespero, estis anoncitaj la rezultoj de Literatura Konkurso de BEJO.

Oni proponis al kongresanoj partoprenon en la ekzamenoj de Komuna Eŭropa Referenckadro (la mondkonataj “KER-Ekzamenoj”), kiun prizorgas edukado.net, kaj aliĝis fakte 24 kandidatoj. Persone akompanis la procedon el Eŭropo la senlaca Katalin Kováts, en kunlaboro kun la brazila respondeca teamo.

Dum la tuta kongreso funkciis bona libroservo. La kongresejo situis en la Universitato UNINTER, kiu simpatias al Esperanto kaj senpage cedis komfortajn ĉambrojn provizitajn per komputilaj projekciiloj kaj bona interreta konekto.

Kurioza programero estis la 1-a Kurado Esperanto por Paco kaj Diverseco, kiun oni bonege organizis en bela natura parko. Ĉeestis ankaŭ multaj neesperantistoj kaj oni abunde informis pri nia lingvo al tiu sportema, energioplena publiko.

La kongreson partoprenis 240 homoj, inter kiuj kelkaj argentinanoj. Oni substreku la partoprenon de 42 gejunuloj.

Raportis: Paŭlo Sergio Viana