La gasto de la oktobra kulturkunveno de EASP estas la esperantisto Paulo Sergio Viana, el Lorena-SP, kiu prezentos la temon: “Graveco de skeĉludo en Esperanto”.
Paulo Viana, tradukisto, verkisto, poeto kaj preleganto, pasintmonate debutis kiel skeĉludanto, kune kun Dirce Sales kaj Tânia Paixão, en la E-evento de EASP okazinta en São José dos Campos-SP. Li iom rakontos pri tiu sperto kaj interŝanĝos ideojn pri kiel organizantoj kaj ĉeestantoj de E-aranĝoj povos profiti el tiu forgesita literatura ĝenro.
La kulturkunveno okazos la 25-an de oktobro, ekde la 15-a horo, en la sidejo de EASP situanta ĉe strato Faustolo, 124 – kvartalo Água Branca (Lapa).
Eniro senpaga.
