Kvara bulteno
8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo

Araraquara: 18 - 19 oktobro 2014
Kongresa marko
Skizo de la programo de la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo jam estas konsultebla en la kongresa retejo. La kompleta programo estos broŝure presita kaj surloke disdonata al la kongresanoj.

La debatantoj de la kongresa ĉeftemo, sub la gvido de la aktivulo Emílio Cid (São Vicente), estos Evandro Avellar (Brasília/DF), prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL); Fernando Maia Jr. (Aracaju/SE), prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO); Karina Oliveira (São Paulo), direktorino de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP); Rafael Zerbetto (Campinas), delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj James Piton (Paulínia), eksa ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Por la prelegoj sin prezentos Paulo Sergio Viana (Lorena), kuracisto kaj tradukisto, kiu parolos pri "Esperanto-radio: ĉu ankoraŭ gravas?"; la diplomiĝinta pri Beletro kaj magistriĝanta pri Lingvistiko ĉe USP, Karina Oliveira (São Paulo), kiu parolos pri "Lingvoj en Afriko: historio, tipoj, distribuo"; kaj la diplomiĝanta pri Beletro ĉe UNIFESP, Osmar da Silva Alves (São Paulo), kiu parolos pri "Indiĝenaj lingvoj kaj lingvaj rajtoj".

Kadre de la tradicia programo kaj intermikse kun la normalaj prelegoj, okazos tri sesioj de mallongaj paroladoj. Ĉiu sesio konsistos el ses prezentoj kun daŭro de 8 minutoj ĉiu prelegeto. Vidu la liston de la prelegantoj de tiu novtipa programero.
 

23 interesatoj pri la fulma kurso, kiu okazos dum la evento (sabaton, la 18an) jam rezervis sian lokon en la kurseto. 22 el la kurso-aliĝintoj (plus 3 aliurbanoj) interesiĝis ankaŭ pri la paroliga ludo, kiu okazos la sekvan tagon (dimanĉon matene, la 19an). Entute 26 personoj, el kvin urboj, aliĝis al ambaŭ aŭ al unu el la du didaktikaj aktivadoj.  

Pli ol cent personoj el 36 urboj
direktas siajn plandojn al Araraquara!
Entute 140 personoj, el 36 urboj, jam konfirmis sian ĉeeston en la baldaŭ okazonta kongreso. Pintas la urbo São Paulo kun 25 aliĝintoj, sekvata de 18 aliĝoj el São Carlos; 16 el la gasturbo Araraquara; 12 el Santos; 10 el Ribeirão Preto; 6 el Bauru; po 5 el Piracicaba kaj Poços de Caldas/MG; po 4 el Paulínia kaj São José do Rio Preto; po 3 el Sorocaba kaj Rio de Janeiro/RJ; po 2 el Brasília/DF, Pouso Alegre/MG, Bebedouro, Araçatuba kaj Taboão da Serra; kaj po 1 el Aracajú/SE, Atibaia, Barra do Garças/MT, Batatais, Campinas, Charqueada, Indaiatuba, Itupeva, Lorena, Maracanaú/CE, Piracaia, Porto Alegre/RS, Santo André, Silvianópolis/MG, Taubaté, Mongaguá, São Caetano do Sul, São Vicente kaj Peru. (Informoj ĝisdatigitaj en (06/10/2014).

Aliĝoj per la kongresa retejo eblos ĝis la 12a de oktobro. Post tiu dato, aliĝoj estos akcepteblaj nur surloke.

 Vizitu la KONGRESA RETEJON


Realigo organizado Apogo
easp




Legu la bultenon rekte per via navigilo. Se vi ne volas plu ricevi la kongresan informilon, musklaku ĉi tie