Dua bulteno
8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo

Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014
Kongresa marko
La organizantoj de la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, okazonta oktobre en Ararakŭaro, plezure informas ke la kongresa retejo jam estas vizitebla per la ligilo <easp.org.br/araraquara>.

En la retejo jam estas disponeblaj abundo da informoj pri gastado, resuma prezento pri la kongresejo, video kaj kelkaj fotoj pri la gasturbo, listo de antaŭaj aranĝoj, kaj aliĝilo, interalie.

La reta aliĝilo estas facile plenumebla, kaj ankaŭ la pago, precipe se la aliĝinto elektas la opcion PagSeguro.

Danke al la kompleza pruntuzo de la kongresejo, la estraro, interkonsente kun la lokaj organizantoj, decidis pluan fojon konservi la kongresajn kotizojn simbolaj: R$ 30,00 por ne membroj de EASP; R$ 20,00 por membroj de EASP; R$ 15,00 por akompanantoj kaj gejunuloj (ĝis 30 jaroj). Infanoj ĝis 12 jaroj ne pagos kotizon.


Kunsido en SESC araraquara
Por vizitu la retejon musklaku sur la supra bildo.
Sentu kaj ekĝuu la etoson de la oktobra kongreso...
kaj ne forgesu aliĝi!
Araraquara nokte
Ararakŭaro nokte
Historia Muzeo
Historia Muzeo
SESC Araraquara
SESC-fasado
antaukorto
Antaŭkorto de SESC
La gasturbo
kaj la kongresejo
Ararakŭaro havas ĉirkaŭ 205 mil loĝantojn, kiuj ĉi-aŭguste memorfestas la 197 fonddatrevenon de la urbo. Ĝia hotelaro disponigas pli ol 2500 gastlokojn al la vizitantoj, kiuj kongrese, turisme, labore aŭ stude venas al la urbo. En la kongresa retejo estas indikoj kaj informoj pri deko da hoteloj plus sugesto pri tri etkostaj hoteloj, kiuj povos utili kiel amasloĝejo precipe por gejunuloj.


La kongreso disvolviĝos en la Sociala Komerca Servo (SESC), ideala loko por okazigo de tiaj kulturaj kaj klerigaj aranĝoj. Dum la du kongresaj tagoj, paralele okazos aliaj internaj aktivadoj de SESC, tiel ke akompanantoj de kongresanoj povos ĝui la kongresejon laŭ siaj preferoj. La kongresejo situas je ĉirkaŭ 3 kilometroj for de la urbocentro ĉe strato Castro Alves, 1315 en la kvartalo Quitandinha.
  Kongresa retejo
Realigo organizado Apogo
easp




Legu la bultenon rekte per via navigilo. Se vi ne volas plu ricevi la kongresan informilon, musklaku ĉi tie