Unua
bulteno
8a
Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo
Ararakŭaro:
18
- 19 oktobro 2014
|
|
|
|
Sukcesa
estas la plej ĝusta vorto por resumi la kunsidon kiu okazis la pasintan
monaton en la sidejo de la Sociala Komerca Servo (SESC). En la kunsido
partoprenis kelkaj administrantoj kaj funkciuloj de SESC en Ararakŭaro,
tri estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj kvin anoj de
Ararakŭara E-Klubo. Post ĉirkaŭ 30-minuta kunsido, venis la ĝojiga
konfirmo: la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo ricevos de la
administrantaro de SESC plej grandan apogon rilate la uzadon de
aparataro kaj prunton de ĝia teatrejo, por la
prelegoj kaj artaj aranĝoj, kaj de unu ĉambro, por kurso kaj ludaj
aktivadoj. Ni gratulas la lokajn organizantojn pro la antaŭaj kontaktoj
kaj preparlaboroj cele al la sukceso de tiu laborkunsido.
|
|
Kongresa Temo: Multaj homoj ĉiujare
eklernas Esperanton, sed kurioze apenaŭ uzas la lingvon por akiri
novajn konojn. Prove helpi al solvo de tiu mistero, la organizantoj
spronos la partoprenantojn al debato pere de la temo "Esperanto kiel peranto de aliaj konoj".
|
|
|
|
La
afiŝo pretas
kaj ankaŭ la kongresejo
|
|
La kongresa afiŝo jam estas elŝutebla
laŭ esperanta kaj portugala
versioj. Aparta retejo kun informoj pri la kongreso konstruiĝas kaj
baldaŭ aperos pliaj fotoj, video kaj reta aliĝilo. La ĉi-jara aranĝo de
EASP estos sigelita per la struktura apogo de SESC kaj ankaŭ per la
kultura apogo de Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Ĉambro de la
Lingvo Internacia Esperanto. Eksentu kaj antaŭĝuu la oktobran etoson en
Ararakŭaro!
Sube,
en la foto, vidaĵo de la teatrejo de SESC, kie disvolviĝos plej multaj
programeroj dum la du kongresaj tagoj. |
|
|
|
|
|
|