![]() |
![]() |
||
![]() |
|||
|
Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 208 23/08/2017 |
|||
|
Novaĵoj pri la oktobra E-kongreso!
La 11-a Esperanto-kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazos en la Asocio de Oficira Militista Policanaro (AOPM) situanta en la strato Mamud Rahd, 973 - norde de la ĉefurbo en la kvartalo Tremembé. ![]() PROGRAMO Diversaj aktivecoj, kulturaj kaj distraj, okazos dum la kvar kongresaj tagoj. Por elŝuti provizoran version de la programo musklaku ĉi tie . BROKANTA FOIRO Unu el la novaĵoj de la ĉi-jara kongreso estos starigo de spaco dediĉata al interŝanĝo de uzitaj libroj. Por pliaj informoj musklaku ĉi tie. ![]() LOĜADO La plej proksimaj loĝopcioj troviĝas en la apuda kvartalo Santana. Sekvas sube kelkaj opcioj de hoteloj kaj gastejoj (hosteloj), ĉiuj situantaj ĉirkaŭ la metrostacio Santana. Rigardu en la mapo por pli bona orientiĝo. ----------------------------------- HOTELOJ ----------------------------------- Brasília Santana Gold Flat Unupersona ĉambro: R$ 171,50 Dupersona ĉambro: R$ 192,50 (konsulto farita en 22/08/2017) Por nova konsulto, vizitu la retejon de la hotelo Strato Dr. Olavo Egídio, 170 – Santana Telefono: (11) 2972-6311 reserva@santanagold.com.br -------------------------------- Hotel Luni Unupersona ĉambro = R$ 189,20 Dupersona ĉambro = R$ 189,20 (Konsulto farita en 22/08/2017) Por nova konsulto, vizitu la retejon de la hotelo Strato Conselheiro Saraiva, 303 – Santana Telefono: (11) 2979-1234 reservas@hotelluni.com.br -------------------------------- Ibis São Paulo Anhembi Unupersona ĉambro = R$ 239,00 + IVA Dupersona ĉambro = R$ 269,00 + IVA (Konsulto farita en 22/08/2017) Por nova konsulto, vizitu la la retejon de la hotelo Avenuo Cruzeiro do Sul, 1709 – Santana Telefono: (11) 3336-5400 Apud la elirejo de la busstacio Tietê (Metrô Portuguesa-Tietê) GASTEJOJ (HOSTEL) The Connnection Hostel Komunaj ĉambroj kun prezoj ekde R$ 35,00 por ĉiu tranokto. Por pliaj informoj musklaku ĉi tie Strato Benvinda Aparecida de Abreu Leme, 105 – Santana Telefono: (11) 4563-5677 ------------------------------ Metro Hostel SP Komunaj ĉambroj kun prezoj ekde R$ 35,00 por ĉiu tranokto. Por pliaj informoj musklaku ĉi tie Strato Duarte de Azevedo,718 – Santana Telefono (11) 3360-0110 info@metrohostelsp.com.br KIEL ATINGI LA KONGRESEJON (per publika transporto) Buslinioj ekiras de la metrostacio Santana ĉiun 15 minutoj. Veturdaŭro: ĉirkaŭ 25 min. Biletkosto: R$ 3,80. Enbusiĝo Elirinte el la metroo-vagono, post la kruckontroliloj turnu vin dekstren kaj piediru laŭ la koridoro ĝis la unua elirejo maldekstre. Fine de la ŝtuparo, sur la platformo staras du haltejoj, kies busoj preterpasas la kongresejon. 1759-10 Jd. Pery / Metrô Santana 1758-10 Jd. Antártica / Metrô Santana Elbusiĝo Tuj kiam la buso preterveturos la numeron 1300 de la avenuo Santa Inês, petu halton. Elbusiĝinte, piediru laŭ kontraŭa direkto ĝis la benzinejo Ecológico do Horto (plej konata kiel "Posto do Roberto Carlos"), malantaŭ kiu, dekstraflanke, komenciĝas la strato de la kongresejo (Rua Mamud Rahd, 973). Rigardu en la mapo por pli bona orientiĝo. Por fari vian kongresan aliĝon musklaku ĉi tie ! ![]() ![]() ![]() |
|||
|
Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin. |
|||