![]() | ![]() |
|
![]() |
||
|
Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 197 11/04/2017 |
||
|
Zagreba Metodo en nova vesto
La
nova respondeculo pri la instrufako de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo
(EASP), Carlos Correa filho, freŝdate proponis al la estraro ke la
asocio reeldonu la lernolibron "Aprenda o Esperanto - Método Zagreb",
eldonitan en 1993 de la iama eldonejo Zamenhof Editores, cele al ĝia
uzo en Baza Kurso de Esperanto, kun daŭro de kvar monatoj (30 horoj).
Post analizo de la proponita materialo, la projekto estis aprobita kaj la kursestro Carlos prenis sur sin la taskon peri la kontaktojn por akiri la kopirajtojn ĉe la aŭtoroj kaj eldonintoj de la libro. Krome, Carlos mem prizorgis la tutan antaŭeldonan procedon: bitigado de la portugala originalo, kunreviziado, adapto kaj ĝisdatigo de kelkaj partoj el la aldonaĵoj de la lernilo. Tion farinte, oni venis al la sekva paŝo, cetere, pli delikata: kiel revivigi lernolibron publikigitan antaŭ pli ol du jardekoj kaj lasi ĝin alloga por nuntempaj gelernantoj? La solvo trovita estis entrepreni novan grafikan projekton kun minimumismaj desegnoj subskribitaj de la ilustristino Anna Lobo de Carvalho. La Zagreba Metodo ĝuis grandan popularecon en la 80-aj kaj 90-aj jaroj. Ĝia baza lernolibro estis tradukita al trideko da lingvoj. La metodo, kiun apogis gravaj esperantistoj kiel Tibor Sekelj kaj Claude Piron, baziĝas sur selekta listo de 500 plej oftaj radikoj de la internacia lingvo. La Zagreba Metodo konsistas el: baza lernolibro (A-nivelo) kun 12 lecionoj; sonregistro de la lecionoj kaj kantoj; bildrakonteto "Kiu esta Jozefo?" (de Johán Valano); libreto "Esperanto ne estas nur lingvo" (de Spomenka Ŝtimec); "Instrukciaro por kursgvidantoj" (de Zlatko Tišljar); kaj "Lernolibro B" (de Spomenka Ŝtimec). Ĉi tiu nova eldono en la portugala, reviziita kaj ampleksigita, jam estas uzata en 4-monata Kurso de Esperanto, en la sidejo de EASP. Ankaŭ interesatoj konatiĝi kun la nova eldonprojekto povas akiri la bazan lernolibron en la butiko de la asocio. ![]() |
||
|
Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin. |
||