Novaĵoj en la kongresa libroservo

Okaze de la ĉi-jara kongreso EASP lanĉos kvar novajn titolojn kaj kvar reeldonojn:
- Klara de la Anĝeloj, romano verkita de Lima Barreto kaj tradukita de Paulo S. Viana;
- Kompleta gramatiko de la tupia lingvo de Valdomiro Lorenz;
- Dramo en la urbo de la legendoj, infanlibro verkita de José M. Progiante;
- Plumeto, infanlibro verkita de Dirce Sales;
- Nia amika bestlibro, kolorigota libro aranĝita de Luiz Cláudio el Lorena;
- Brazila indianaj legendoj, Facila legolibro verkita de Paulo S. Viana;
- Ĉu vi scias la devenon…?, Legolibro por progresantoj, de Paulo S. Viana;
- Niaj kunuloj, la bestoj, Legolibro por progresantoj, de Paulo S. Viana.
