{"id":3454,"date":"2019-10-17T09:22:39","date_gmt":"2019-10-17T12:22:39","guid":{"rendered":"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/?p=3454"},"modified":"2021-04-01T18:07:29","modified_gmt":"2021-04-01T21:07:29","slug":"bela-festo-en-san-karlo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/bela-festo-en-san-karlo\/","title":{"rendered":"Bela festo en San-Karlo!"},"content":{"rendered":"<figure id=\"attachment_3466\" aria-describedby=\"caption-attachment-3466\" style=\"width: 364px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3466\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kongresejo.jpg\" alt=\"\" width=\"364\" height=\"205\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kongresejo.jpg 1280w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kongresejo-300x169.jpg 300w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kongresejo-768x432.jpg 768w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kongresejo-1024x576.jpg 1024w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kongresejo-250x141.jpg 250w\" sizes=\"(max-width: 364px) 100vw, 364px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3466\" class=\"wp-caption-text\">Kongreseja korto<\/figcaption><\/figure>\n<p>Kun enskribi\u011do de pli ol cent samideanoj, plene sukcese okazis la 13-a Esperanto-Kongreso de la \u015ctato San-Pa\u016dlo. La sidejo estis bonegaj \u0109ambroj en la publika lernejo \u201cDoutor \u00c1lvaro Gui\u00e3o\u201d, kiu mem estas admirinda konstrua\u0135o pli ol jarcent-a\u011da, kun sia nobla arkitekturo, artaj vitra\u0135oj, ka\u0125eloj kaj fera\u0135oj. La \u0109efa salono certe estas unu el la plej belaj kaj komfortaj, kiujn ni povis \u011dui en la sinsekvo de niaj kongresoj. Unu el la instruistoj de tiu impona lernejo vizitis la kongreson sed beda\u016drinde ne povis partopreni en nia malferma ceremonio.<\/p>\n<p>La sabata arta vespero okazis en alia, same ta\u016dga loko, nome en la \u0109ambrego de la Sekretariejo de Kulturo, \u0109irka\u016d unu kilometron for de la kongresejo.<\/p>\n<p>Oni emfazu, ke la lokaj Esperanto-aktivuloj sukcesis havigi al la kongresanojn tiajn bonegajn lokojn tute senpage, kio nepre faciligis la financan vivon de nia asocio. Koran dankon kaj gratulon al la koncernaj a\u016dtoritatuloj, kiuj perfekte komprenas la celon kaj idealon de nia movado!<\/p>\n<p><strong>LA MALFERMO<\/strong><\/p>\n<figure id=\"attachment_3469\" aria-describedby=\"caption-attachment-3469\" style=\"width: 379px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3469\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/malfermo.jpg\" alt=\"\" width=\"379\" height=\"213\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/malfermo.jpg 1280w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/malfermo-300x169.jpg 300w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/malfermo-768x432.jpg 768w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/malfermo-1024x576.jpg 1024w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/malfermo-250x141.jpg 250w\" sizes=\"(max-width: 379px) 100vw, 379px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3469\" class=\"wp-caption-text\">De maldekstre: Gilberto Menegasso kaj Umberto C. Campos (Lokaj organizantoj), Genildo M. Coelho (EASP-prezidanto)<\/figcaption><\/figure>\n<p>Post unuhora gaja akceptado de kongresanoj en la halo de la kongresejo, je la 10-a horo de la 12-a de oktobro, la tuta kongresanaro kolekti\u011dis en la \u0109efa salono, kie oni sonigis la Brazilan Nacian Himnon. Gvidis la malferman ceremonion S-ino Cristina Graaf, kiu zorgas pri la departemento de turismo de EASP. Unue, \u015di donis la parolon al a prezidanto de EASP, S-ro Genildo Coelho, kiu malfermis la eventon per simpla saluto kaj bondeziroj. Li kaptis la okazon por atentigi \u0109iujn pri la fakto, ke en la proksima monato februaro okazos elekto de nova estraro en EASP, do necesas proponoj de kandidati\u011doj kaj pripensado pri la estonteco de nia asocio. Li dankis la lernejestrojn, kiuj liveris al ni tian imponan kongresejon kaj la lokajn aktivulojn, kiuj multe laboris por la sukceso de tiu evento.<\/p>\n<p>Sekve parolis S-ro Gilberto Menegasso, kiel reprezentanto de la loka organiza grupo. Li bonvenigis \u0109iujn kaj esprimis sian \u011dojon, ke la urbo San-Karlo duafoje akceptas la taskon organizi la \u0109efan EASP-eventon. La \u0109eestantoj varme apla\u016ddegis lin.<\/p>\n<figure id=\"attachment_3455\" aria-describedby=\"caption-attachment-3455\" style=\"width: 380px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3455\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/auditorio.jpg\" alt=\"\" width=\"380\" height=\"214\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/auditorio.jpg 1280w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/auditorio-300x169.jpg 300w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/auditorio-768x432.jpg 768w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/auditorio-1024x576.jpg 1024w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/auditorio-250x141.jpg 250w\" sizes=\"(max-width: 380px) 100vw, 380px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3455\" class=\"wp-caption-text\">A\u016dditorio<\/figcaption><\/figure>\n<p>Fine, S-ro Paulo S. Viana nelonge paroladis. Li gratulis la homojn, kiuj venis el pli ol 15 urboj por doni sian presti\u011don al nia kongreso. Li nomis tiujn homojn \u201celito\u201d, \u0109ar ili komprenas la veran sencon de nia movado: amika kontakto de homoj kun la sama idealo de paco, interkompreni\u011do, kleri\u011do kaj amikeco &#8211; kiuj ne limi\u011das al la interretaj agado. \u201cInterreto estas grava por nia afero &#8211; li diris &#8211; sed \u011di ne povas anstata\u016di niajn manpremojn, brakumojn, kisojn kaj \u0109eestan energion.\u201d Li proponis anka\u016d, ke \u0109iu kongresano sendu mesa\u011don al la direktoroj de la lernejo, kie okazas la kongreso, por gratuli ilin pro ilia apogo al nia movado. Same al la Sekretario de Kulturo de San-Karlo.<\/p>\n<p>Post kantado de nia himno La Espero, oni finis la malferman ceremonion.<\/p>\n<p><strong>PRELEGOJ<\/strong><br \/>\nEn la da\u016dro de la tuta sabato kaj parto de la diman\u0109a mateno, la kongresanoj povis \u0109eesti sep prelegojn:<\/p>\n<p><strong>\u201cEsperanto Serioze\u201d<\/strong><\/p>\n<figure id=\"attachment_3472\" aria-describedby=\"caption-attachment-3472\" style=\"width: 380px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3472\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Saulo-300x169.jpg\" alt=\"\" width=\"380\" height=\"214\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Saulo-300x169.jpg 300w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Saulo-768x432.jpg 768w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Saulo-1024x576.jpg 1024w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Saulo-250x141.jpg 250w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Saulo.jpg 1280w\" sizes=\"(max-width: 380px) 100vw, 380px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3472\" class=\"wp-caption-text\">Preleganto Saulo Salgado<\/figcaption><\/figure>\n<p>Pri tio prelegis la veterana Esperantisto Saulo Wanderley, el \u00a0Rio-de-\u0134anejro. Li emfazis la gravecon de Esperanto en nia mondo, kie la homoj bezonas pli ol iam ajn interkomprenon kaj homecan idealon. Por tio, estas tasko de Esperantistoj, kiuj havas en siaj manoj tute oportunan perilon, sin teni kiel tor\u0109oportantoj. Li diris: \u201cEsperanto devas esti lernata, uzata, disvastigata serioze. \u011ci estas lingvo, kiu serioze influas la homan vivon, la\u016d pluraj faktoroj. \u011ci estas maniero alpreni utilecon per komunikado, lernado, instruado, socia agado, mempersona kresko. Gravas do serioze lerni, serioze uzi, serioze diskonigi nian lingvon. Esperanto ne estu simpla hobio, sed signifoplena elemento en la vivo de Esperantistoj.\u201d<\/p>\n<p><strong>\u201cDa\u016dripova disvolvi\u011do: \u0109u \u00a0vere?\u201d<\/strong><\/p>\n<figure id=\"attachment_3470\" aria-describedby=\"caption-attachment-3470\" style=\"width: 214px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3470\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Alex.jpg\" alt=\"\" width=\"214\" height=\"380\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Alex.jpg 720w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Alex-169x300.jpg 169w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Alex-576x1024.jpg 576w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Alex-250x444.jpg 250w\" sizes=\"(max-width: 214px) 100vw, 214px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3470\" class=\"wp-caption-text\">Preleganto Alex Ces\u00e1rio<\/figcaption><\/figure>\n<p>Prelegis Alex Ces\u00e1rio, el la urbo Araraquara\/SP. Diskuti la evoluon \u00a0de la homa vivo en nia mondo signifas diskuti la prizorgadon de la naturaj rimedoj. \u011cis nun, la homaro konsumas la mondajn vivrimedojn kvaza\u016d ili estus senlimaj. Tamen, je pluraj punktoj ili el\u0109erpi\u011das. Necesas koncepti alian specon de vivstilo, trans la kapitalisma ser\u0109ado de senlima kresko. Oni atentu la teorion pri malkresko de Serge Latouche, la\u016d kiu ne eblos por \u0109iam konsumadi. Tion ilustras la situacio, en kiu oni senbride konsumas bestdevenajn produktojn kaj nutra\u0135ojn.<\/p>\n<p><strong>\u201cLudprelego\u201d<\/strong><br \/>\nAudino Castelo Branco, konata instruisto pri Matematiko el la urbo Atibaia\/SP, pritraktis la matematikan koncepton pri probablo kaj pri tio, kiel tiu nombro estas komprenata de ni. Li organizis amuzan ludon, en kiu la publiko aktive partoprenis, simile kiel en televidprogramo. Homoj estis premiitaj per \u0109okolado, kiam ili sukcese trapasis probablotestojn.<\/p>\n<p><strong>\u201cEl kie venas la astrologiaj influoj?\u201d<\/strong><br \/>\nIn\u011deniero Adonis Saliba el la urbo San-Pa\u016dlo, konata veterana Esperantisto, detale informis pri diskutoj pri la antikva arto de Astrologio. \u011cis hodia\u016d oni ne propradire formulis la manieron, kiel astrologiaj influoj okazas, kaj kiel ili manifesti\u011das. Dum la prelego li montris nuntempajn evidenta\u0135ojn pri tiaj influoj je borsaj evoluoj de akciaj prezoj. Fizikaj hipotezoj, en la kampo de kvantuma energio, povas ligi\u011di al cerba aktiveco de homoj, \u0109efe pro \u0135us trovita \u201cbio-fotona\u201d produktado en cerbaj \u0109eloj. \u00a0Estis prezentita kaj pridiskutita anka\u016d la astra \u0109arto de Zamenhof.<\/p>\n<p><strong>\u201cMamografio\u201d<\/strong><br \/>\nEmerita profesoro kaj fakulo pri Nuklea Medicino, Radioterapio kaj Radiodiagnozo, Genildo Martins Coelho el la urbo San-Pa\u016dlo prezentis detalajn informojn pri mamografio. Li montris multajn diapozitivojn, kiuj ilustris la preventajn rimedojn por eviti mamkanceron. Krome, li klarigis la signifon kaj gravecon de frua diagnozo. Li instruis la \u011dustan manieron por memekzamenado kaj la funkciadon de la aparato uzata por mamografio. Li finis per grava admono: \u201cEstas nepre necese, ke virinoj bone konu sin mem\u201d.<\/p>\n<p><strong>\u201cKiel vi kredas, vi kreas\u201d<\/strong><\/p>\n<figure id=\"attachment_3475\" aria-describedby=\"caption-attachment-3475\" style=\"width: 380px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3475\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Pedro.jpg\" alt=\"\" width=\"380\" height=\"214\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Pedro.jpg 1280w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Pedro-300x169.jpg 300w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Pedro-768x432.jpg 768w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Pedro-1024x576.jpg 1024w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Pedro-250x141.jpg 250w\" sizes=\"(max-width: 380px) 100vw, 380px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3475\" class=\"wp-caption-text\">Preleganto Pedro Freitas<\/figcaption><\/figure>\n<p>Per vigla prezentado, kiu kortu\u015dis kaj amuzis la \u0109eestantaron, la juna Pedro Freitas (el Ribeir\u00e3o Preto\/SP) prelegis pri la graveco zorgi pri siaj propraj pensoj. Li komencis sian prezenton per ridiga maniero veki la \u0109eestantaron: skui la najbaron kaj krii: \u201cVeki\u011du!\u201d. \u0108iu ago estas rezulto de penso. Se oni sukcesas direkti sian penson al pozitivaj aferoj, tiam rezultos pozitivaj agoj. Kaj tio dependas plej ofte de konstanta ekzerci\u011dado. Tion oni komencas per ta\u016dga korpa sinteno, kultivado de sanaj homaj rilatoj kaj praktikado de solidareco.<\/p>\n<p><strong>\u201cDietfuroroj\u201d<\/strong><br \/>\nEmerita profesoro Francisco Stefano Wechsler, el la urbo Campinas\/SP, klere prelegis pri la trompoj de modaj dietoj, kiuj sin prezentas kiel \u201cmiraklaj\u201d. Li analizis la lastatempajn retajn misinformojn, ke \u201clakto estas venena\u0135o\u201d kaj \u00a0trafe informis pri la netoleremo de homoj kontra\u016d laktozo kaj laktaj proteinoj. Li klarigis pri la netoleremo al gluteno, kiu atingas etan procenton el la homoj. Li kritikis la dieton Atkins kaj aliajn dan\u011derajn dietojn. Fine li konsilis, ke oni kriterie analizu la modajn dietojn por eviti dama\u011don al sia sano.<\/p>\n<p><strong>PRELEGETOJ<\/strong><br \/>\nEn du sesioj, kongresanoj povis \u0109eesti ses 15-minutajn prelegetojn:<\/p>\n<p><strong>\u201cOma\u011do al Sylla Chaves\u201d<\/strong><br \/>\nAlfredo Arag\u00f3n (Rio de Janeiro\/RJ) prezentis filmetojn kaj memorigis la agadon de la eminenta Esperantoaktivulo Sylla Chaves, kiu forpasis anta\u016d kelkaj jaroj.<\/p>\n<p><strong>\u201cVeraj dama\u011doj el falsaj nova\u0135oj\u201d<\/strong><br \/>\nJames Rezende Piton (Paul\u00ednia\/SP) atentigis pri la dan\u011dero de senrespondecaj misinformoj, kaj pri nia civitana devo agi kontra\u016d ili.<\/p>\n<p><strong>\u201cLeonardo da Vinci: 550 jaroj de la arketipo de la Renesanco\u201d<\/strong><br \/>\nJos\u00e9 Mauro Progiante (Bauru\/SP) memorigis pri la jubileo de unu el la plej elstaraj geniuloj en la historio, kaj prezentis trarigardon pri lia ampleksa kreado.<\/p>\n<p><strong>\u201dPrizona sistemo de \u015dtato San-Pa\u016dlo\u201c<\/strong><br \/>\nPaula Cristina Medve (Ribeir\u00e3o Preto\/SP) prezentis interesan trarigardon pri la sistemo de prizonoj en nia \u015dtato, kiu estas unu el la plej bone organizitaj en Brazilo.<\/p>\n<p><strong>\u201dNevideblaj surstratuloj\u201c<\/strong><\/p>\n<figure id=\"attachment_3471\" aria-describedby=\"caption-attachment-3471\" style=\"width: 380px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3471\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Elmir.jpg\" alt=\"\" width=\"380\" height=\"214\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Elmir.jpg 1280w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Elmir-300x169.jpg 300w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Elmir-768x432.jpg 768w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Elmir-1024x576.jpg 1024w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/preleganto_Elmir-250x141.jpg 250w\" sizes=\"(max-width: 380px) 100vw, 380px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3471\" class=\"wp-caption-text\">Preleganto Elmir Santos<\/figcaption><\/figure>\n<p>D-ro Elmir dos Santos Lima (Rio de Janeiro\/RJ) kortu\u015de atentigis pri la kruela situacio de multaj miloj da homoj, kiuj mizere vivas surstrate, tute ignorataj de la \u011denerala socio. Necesas pensi pri ili homece, kaj klopodi helpi. Inter ili, trovi\u011das e\u0109 eksesperantistoj!<\/p>\n<p><strong>\u201d\u0108u vi kutimas legi vortaron?\u201c<\/strong><br \/>\nPaulo Sergio Viana (Lorena\/SP) prezentis vortarojn kiel neel\u0109erpeblajn trezorojn. Necesas legi ilin, ne nur konsulti. Vortoj estas esence gravaj elementoj en nia mensa vivo. Ju pli profunde ni interesi\u011das pri ili, des pli sa\u011da estas nia kapablo pensi.<\/p>\n<p><strong>ARTA VESPERO<\/strong><\/p>\n<figure id=\"attachment_3464\" aria-describedby=\"caption-attachment-3464\" style=\"width: 208px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3464\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kantistinoj_Milene-k-Isis.jpg\" alt=\"\" width=\"208\" height=\"335\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kantistinoj_Milene-k-Isis.jpg 592w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kantistinoj_Milene-k-Isis-187x300.jpg 187w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kantistinoj_Milene-k-Isis-250x402.jpg 250w\" sizes=\"(max-width: 208px) 100vw, 208px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3464\" class=\"wp-caption-text\">Kantistinoj (de dekstre): Milene kaj \u00cdsis<\/figcaption><\/figure>\n<p>Sabate, la 12-an de oktobro, je la 20-a horo, komenci\u011dis arta vespero en la bela, ampleksa salono de Municipa Centro de Arto kaj Kulturo de la urbo San-Karlo. Japana virina grupo en tradiciaj vestoj prezentis belajn dancojn kaj e\u0109 dancigis la \u0109eestantaron je \u201ccirkla danco\u201d, kiu ege amuzis \u0109iujn. Sekvis deklamoj de Walter Pontes kaj Gra\u00e7a Thuler, amba\u016d venintaj el la urbo Niter\u00f3i\/RJ. Deklamis anka\u016d la veterana, populara Esperantisto el la urbo Barra do Gar\u00e7as\/MT, Amar\u00edlio Carvalho, helpate de James Piton (Paul\u00ednia\/SP). Poste grupo de Esperantistoj el San-Karlo sentoplene kantis kelkajn tradiciajn popolkantojn en Esperanto. Anka\u016d a denaska Esperantistino Milena Piton, akompanate de sia patrino Isis Piton, regalis la publikon per belaj kanzonoj. Finis la programon la \u201crep-kantisto\u201d Tone, kiu vigle kantis kaj kantigis la publikon.<\/p>\n<p><strong>PAROLIGA RONDO<\/strong><br \/>\nSabate, la 12-an de oktobro, posttagmeze, grupeto da komencantoj, kiuj enskribi\u011dis en la kongreso akompanis la veteranan estraranon de EASP, Jos\u00e9 Roberto Ten\u00f3rio (San-Pa\u016do\/SP) en kelkhora paroliga rondo en aparta \u0109ambro de la kongresejo.<\/p>\n<p><strong>A\u016cTORA DUONHORO<\/strong><\/p>\n<figure id=\"attachment_3463\" aria-describedby=\"caption-attachment-3463\" style=\"width: 216px\" class=\"wp-caption alignright\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-3463\" src=\"http:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/intervjuo_Viana.jpg\" alt=\"\" width=\"216\" height=\"384\" srcset=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/intervjuo_Viana.jpg 720w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/intervjuo_Viana-169x300.jpg 169w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/intervjuo_Viana-576x1024.jpg 576w, https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/intervjuo_Viana-250x444.jpg 250w\" sizes=\"(max-width: 216px) 100vw, 216px\" \/><figcaption id=\"caption-attachment-3463\" class=\"wp-caption-text\">Paulo S. Viana intervjuata dum la A\u016dtora Duonhoro<\/figcaption><\/figure>\n<p>La lasta programero de la kongreso, anta\u016d la oficiala fermo, estis a\u016dtora duonhoro, dum kiu la publiko povis fari demandojn al du a\u016dtoroj: Jos\u00e9 Mauro Progiante, pro la lan\u0109o de la infanlibro \u201cBlua Son\u011do en Antverpeno\u201d, publikigita de Eldonejo Esprima; kaj Paulo S. Viana, pro la lan\u0109o de Esperanta traduko de \u201cEsav kaj Jakob\u201d, de Machado de Assis kaj de minilibro \u201cDuono de guto\u201d, originale verkita. Krome, oni diskutis anka\u016d pri relan\u0109o de la anta\u016de el\u0109erpitaj tradukoj de \u201cDom Casmurro\u201d kaj \u201cPostmortaj Rememoroj de Br\u00e1s Cubas\u201d, amba\u016d de Machado de Assis. La a\u016dtoroj subskribis ekzemplerojn de libroj al a\u0109etintoj.<\/p>\n<p><strong>LIBROSERVO<\/strong><br \/>\nDum la dutaga kongreso glate funkciis varia libroservo de EASP, sub la serioza kaj sindedi\u0109a prizorgado de la respondeculo pri la Butiko de EASP, S-ro Carlos Rodrigues. Lin helpis S-ino Aparecida Ara\u00falo. Anka\u016d Eldonejo Esprima proponis sian stokon de libroj kaj minilibroj en Esperanto, inkluzive kun relan\u0109o de el\u0109erpitaj klasika\u0135oj.<\/p>\n<p><strong>FERMO<\/strong><br \/>\nDiman\u0109e, la 13-an de oktobro, je la 13-a horo, la prezidanto de la Kongreso salutis kaj dankis la organizan komisionon, la \u0109eestantaron kaj niajn gastigantojn. Salutis kaj ricevis varman apla\u016ddegon la loka organizanto Gilberto Menegasso. Anonci\u011dis la urbo, kie okazos la 14-a Kongreso de \u015ctato San-Pa\u016dlo, en oktobro 2020: la urbo Indaiatuba. Oni povis spekti filmeton pri tiu urbo, kiu espereble ricevos same entuziasman publikon kiel \u0109i-jare.<\/p>\n<p>Oni oficiale fermis la belan festkongreson en San-Karlo per verva kantado de \u201cLa Espero\u201d.<\/p>\n<p><em>(Raportis: Paulo S. Viana)<\/em><\/p>\n<div id='gallery-1' class='gallery galleryid-3454 gallery-columns-3 gallery-size-thumbnail'><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon landscape'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/libroservo.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/libroservo-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3468\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3468'>\n\t\t\t\tLibroservo\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon portrait'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/dancado.jpeg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/dancado-150x150.jpeg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3457\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3457'>\n\t\t\t\tBrazilstila danco\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon landscape'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/halo.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/halo-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3461\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3461'>\n\t\t\t\tKongresa halo\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon portrait'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/deklamo_-Amarilio.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/deklamo_-Amarilio-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3460\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3460'>\n\t\t\t\tDeklamo &#8211; Amarilio\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon landscape'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/koruso.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/koruso-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3467\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3467'>\n\t\t\t\t\u0124oro\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon portrait'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/intervjuo_Progiante.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/intervjuo_Progiante-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3462\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3462'>\n\t\t\t\tVerkisto J.M. Progiante \n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon landscape'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/prelegejo.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/prelegejo-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3473\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3473'>\n\t\t\t\tPrelegejo\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon landscape'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/dancogrupo.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/dancogrupo-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3458\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3458'>\n\t\t\t\tJapanstila danco\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon landscape'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/\u0109eestantaro.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/\u0109eestantaro-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3456\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3456'>\n\t\t\t\t\u0108eestantaro\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon portrait'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/Toni-repisto.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/Toni-repisto-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3474\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3474'>\n\t\t\t\tRepisto Toni\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon landscape'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/de\u0135orantoj.jpg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/de\u0135orantoj-150x150.jpg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3459\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3459'>\n\t\t\t\tGajaj de\u0135orantoj\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure><figure class='gallery-item'>\n\t\t\t<div class='gallery-icon portrait'>\n\t\t\t\t<a href='https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kantistinoj.jpeg'><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"150\" height=\"150\" src=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kantistinoj-150x150.jpeg\" class=\"attachment-thumbnail size-thumbnail\" alt=\"\" aria-describedby=\"gallery-1-3479\" sizes=\"100vw\" \/><\/a>\n\t\t\t<\/div>\n\t\t\t\t<figcaption class='wp-caption-text gallery-caption' id='gallery-1-3479'>\n\t\t\t\tKantado: Milene kaj Isis\n\t\t\t\t<\/figcaption><\/figure>\n\t\t<\/div>\n\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kun enskribi\u011do de pli ol cent samideanoj, plene sukcese okazis la 13-a Esperanto-Kongreso de la \u015ctato San-Pa\u016dlo. La sidejo estis bonegaj \u0109ambroj en la publika lernejo \u201cDoutor \u00c1lvaro Gui\u00e3o\u201d, kiu mem estas admirinda konstrua\u0135o pli ol jarcent-a\u011da, kun sia nobla arkitekturo, artaj vitra\u0135oj, ka\u0125eloj kaj fera\u0135oj. La \u0109efa salono certe estas unu el la plej &hellip; <\/p>\n<p class=\"link-more\"><a href=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/bela-festo-en-san-karlo\/\" class=\"more-link\">Continue lendo<span class=\"screen-reader-text\"> &#8220;Bela festo en San-Karlo!&#8221;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":3465,"comment_status":"closed","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"advgb_blocks_editor_width":"","advgb_blocks_columns_visual_guide":"","footnotes":""},"categories":[144],"tags":[124,105,123],"class_list":["post-3454","post","type-post","status-publish","format-standard","has-post-thumbnail","hentry","category-blog","tag-e-arango","tag-e-kongreso","tag-san-karlo"],"author_meta":{"display_name":"Redaktanto","author_link":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/author\/redaktanto\/"},"featured_img":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-content\/uploads\/2019\/10\/kongresanoj-300x169.jpg","coauthors":[],"tax_additional":{"categories":{"linked":["<a href=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/category\/blog\/\" class=\"advgb-post-tax-term\">Blog<\/a>"],"unlinked":["<span class=\"advgb-post-tax-term\">Blog<\/span>"]},"tags":{"linked":["<a href=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/category\/blog\/\" class=\"advgb-post-tax-term\">E-aran\u011do<\/a>","<a href=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/category\/blog\/\" class=\"advgb-post-tax-term\">E-kongreso<\/a>","<a href=\"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/category\/blog\/\" class=\"advgb-post-tax-term\">San-Karlo<\/a>"],"unlinked":["<span class=\"advgb-post-tax-term\">E-aran\u011do<\/span>","<span class=\"advgb-post-tax-term\">E-kongreso<\/span>","<span class=\"advgb-post-tax-term\">San-Karlo<\/span>"]}},"comment_count":"2","relative_dates":{"created":"Publicado 7 anos atr\u00e1s","modified":"Atualizado 5 anos atr\u00e1s"},"absolute_dates":{"created":"Publicado em 17\/10\/2019","modified":"Atualizado em 01\/04\/2021"},"absolute_dates_time":{"created":"Publicado em 17\/10\/2019 09:22","modified":"Atualizado em 01\/04\/2021 18:07"},"featured_img_caption":"","series_order":"","_links":{"self":[{"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/3454"}],"collection":[{"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=3454"}],"version-history":[{"count":6,"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/3454\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":3486,"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/3454\/revisions\/3486"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/media\/3465"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=3454"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=3454"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/easp.org.br\/asocio\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=3454"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}