Ni ĝoje sciigas ke la Paroliga Rondo de EASP, tradicie okazinta en la lasta sabato de ĉiu monato en la sidejo de la asocio, de nun okazos ankaŭ virtuale.
La virtuala paroligo okazos trifoje en la semajno (marde, ĵaŭde kaj sabate), je la 20h, per la retkunsida programo Jitsi Meet.
La unua paroligo komenciĝos la 5-an de februaro (en la proksima sabato).
Regularo:
- La paroligoj celas komencintojn kaj daŭros unu horon. (Komencinto estas konsiderata tiu, kiu legas kaj komprenas ĉi tiun inviton).
- Bildinstiga paroligo estas la rimedo uzota por kreskigi vortprovizon kaj disvolvi parolfluecon ĉe la partoprenantoj.
- La partopreno estos senpaga kaj limigita al nur tri personoj en ĉiu ĉambro.
- Per aliĝo oni garantias ĉeeston dum unu monato en unu aparta ĉambro.
- Oni rajtas ĉeesti en pli ol unu ĉambro, se estos libera loko.
- Post unu-monata ĉeesto, se oni volos daŭrigi la sperton, necesos peti novan aliĝon.
Se ĉi tiu invito interesas vin, plenigu la suban aliĝilon.
Se estiĝos iu dubo, vi povos skribi al <cursos [ĉe] easp.org.br>
Para quem estiver interessado em cursos regulares online de Esperanto gratuitos e com monitoria, uma ótima dica é o Programa Mia Amiko - uma comunidade dinâmica com diversas atividades virtuais em torno da Língua Internacional Esperanto.