kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 173      16/08/2016




Septembra Kulturkunveno
 
Fabio SilvaEscepteokaze la aŭgusta Kulturkunveno de EASP okazos ne fine de la kuratanta monato, sed komence de la proksima, la 3-an de septembro.

La invitita gasto estas la esperantisto Fábio Silva, plej konata kiel Pietro von Herts, kiu parolos pri la projekto Monda Lingvo.

Fábio estas diplomiĝinta pri Beletro kaj laboras kiel komputilsistema analizisto. Li eklernis Esperanton en 2001, en la urbo Poŭzalegro, fariĝis prezidanto de ties klubo kaj asocio de Esperanto. Nuntempe li estas direktoro de Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro kaj de Projektnesto Monda Lingvo, kiun li klarigas tiel:

"Monda Lingvo estis kreita kiel sendependa inciato, sed hodiaŭ ĝi estas 'nesto de projektoj'. Ĝi estis kreita por disvastigi kaj instrui Esperanton al ĉiuj, kiuj volas ĝin lerni. Nuntempe la ĉefa afero de Monda Lingvo estas helpi al aliaj kulturaj projektoj, ne nur en Esperanta medio, sed ankaŭ ekster la movado. Tiel ni montras Esperanton al neesperantistoj, miksante Esperantujon kun aliaj sociaj medioj. La ĉefa ideo estas montri niajn agojn kaj ankaŭ nian manieron pri la disvastigado de Esperanto."

La Vizaĝlibro de Monda Lingvo (facebook.com/mondalingvooficiala) havas pli ol 4 mil sekvantojn sojfantajn je esperantaj novaĵoj.   
mondalingvo

Venu konatiĝi kun la projekto Monda Lingvo kaj ties direktoro.

Kiam: la 3-an de septembro 2016 (la unuan sabaton de la monato)
Kioma: je la 16h
Kie: en la sidejo de EASP (strato Faustolo, 124 - Água Branca)

Eniro senpaga. 

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.