La fervoja vilaĝo invitas vin!

Ĉirkaŭ Esperanto kreskis forta kaj bunta kulturo kies klopodoj stabiligis la internacian lingvon kiel la plej taŭgan ilon por internacia turismo kaj justa komerco. Tial por la ĉi-jara kongreso estis elektita la temo: Esperanto aplikata al Komerco kaj Turismo.

La 9-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazos en la tagoj 10-11-12a de oktobro 2015, en la fervoja muzeurbo Paranapiakabo, situanta je ĉirkaŭ 50 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo. Dum tiu evento, la kongresanoj konatiĝos kun turisma kaj historia vilaĝo, kies loĝantoj emas akcepti Esperanton kiel laborlingvon. Lokaj fakuloj pri turismo kaj gvidataj ekskursoj pretas debati pri la temo de la kongreso. Venu plifortigi la debaton per via ĉeesto kaj komentoj.

Panorama vidaĵo de la fervojista vilaĵo
Panorama vidaĵo de la fervoja vilaĝo

Paranapiakabo, vilaĝo tipe brita, fondiĝis pro la konstruado de la unua fervojo en la ŝtato San-Paŭlo, en 1865, nome São Paulo Railway. La tiamaj fervojistoj bone zorgis pri la vilaĝa arkitekturo, pri la domoj faritaj el ligno kaj eĉ pri repliko de ia “Big Ben”, granda horloĝo instalita en la stacidomo. Por kompletigi la scenejon, la regiono situas sur la alto de la mara montaro kaj estas daŭre vualita per nebulo kaj etoso similaj al tiu de Londono.

 

65838583