kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 97      26/08/2013




Nenies lingvo por ĉiaj agadoj
 
Prelego en CAADLa 17an de aŭgusto 2013 la anoj de Anarkia Centro por Rekta Agado (portugale, CAAD) ĉeestis babilrondon pri la lingvo internacia Esperanto gvidatan de José Roberto Tenorio, prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). Dekkvino da homoj interesiĝis pri la temo kaj faris multajn demandojn.

En la okazo estis disdonitaj ekzempleroj de la broŝuro “Descubra o Esperanto – uma língua fascinante”. Flanke de iuj ĉeestantoj estiĝi la deziro viziti lecionojn, kiujn pretis gvidi unu el la kunfondinto de la grupo, la advokato, instruisto kaj iama aktivulo de Brazila Esperantista Junulara organizo (BEJO), José Luis Ferreira.

Ekde sia apero, Esperanto ĝuas grandan simpation en la anarkiisma movado pro tio ke la lingvo estas nenies propraĵo kaj internacia komunikilo je la servo de plej diversaj komunumoj.

La invito prezenti Esperanton al la formiĝanta grupo venis de ties kunfondinto Danton Medrado, instruisto kaj verkisto kiu simpatias al la ideo de neŭtrala tutmonda lingvo.

La ideo fondi la grupon CAAD estiĝis en majo 2012, okaze de la 5a Renkonto de Historio kaj Geografio ĉe la Enlanda Unio de Privataj Superaj Edukejoj (portugale, UNIESP), en la ĉefurbo Sanpaŭlo. Tiam anarkiistoj kaj sindikalistoj, aktive partoprenintaj en la enlanda movado fine de la 80aj kaj komence de la 90aj jaroj, renkontiĝis post 20 jaroj da milithalto.

La reorganizita grupo de anarkiistoj renkontiĝas ĉiusabate en sia sidejo ĉe strato Dr. Almeida Lima, 358 en la kvartalo Brás. Eniro senpaga por vizitantoj dezirantaj ĉeesti prelegojn pri la anarkiisma temaro.



Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.