kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 94      24/06/2013




Oktobra kongreso en Suarão konfirmita!
 
Suarão 2013La estraro de EASP plezure informas ke la 7a Kongreso de Esperanto de la Ŝtato Sanpaŭlo okazos oktobre en la marborda feriejo Suarão, situanta en la urbo Itanhaém.

La feriejo Suarão apartenas al USCEESP (Unio de bankoficistoj Nossa Caixa) kaj tiu loko perfektas por okazigo de esperanta aranĝo, ĉar la kongresanoj povos venigi familianojn por kunĝui dutagan eventon en tre plaĉa kaj distra etoso.

Dum la organizantoj pretigas la aliĝilon kaj redaktas respondojn al viaj multaj demandoj, ni invitas vin spekti la suban retfilmeton pri la kongresejo.

Kaptu la okazon por legi la unuan kongresan bultenon.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.