|
||
Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 92 10/05/2013 |
||
ERUSP 2013
En la lasta sabato de la kuranta monato okazos en la sidejo de
Esperanto-Asocio de San-Paŭlo la tradicia evento ERUSP, kiu celas
kunvenigi esperantistojn el la ĉefurbo kaj ĉirkaŭaĵoj por ĝui kelkajn
lingvajn travivaĵojn vide-al-vide.
Por la programo de la ĉi-jara aranĝo, oni preparas ekspozicion kun cento da kovriloj de la libro La Eta Princo. Tiu elmontro estas parto de la libro-kolekto de d-ro Benedicto Silva, esperantisto el la urbo São José do Rio Preto, kiu havas 194 versiojn de tiu infanlibro en plej diversaj lingvoj kaj dialektoj de la mondo. Kadre de la programo okazos ankaŭ spektado de 30-minuta filmo, kun esperanta subteksto, pri temo tre pensiga al movadanoj, nome kion parolemuloj brue strebas per diskutado, tion ordinara homo senbrue kaj anomime sukcesas per sindono kaj persisto. Dum la evento funkcios ankaŭ la libroservo kun dekoj da importitaj libroj kaj aliaj novaĵoj. Esperanta Renkonto de la Urbo San-Paŭlo - ERUSP La ĉi-jara ERUSP estos speciale dediĉata al la paro Simylde kaj Gilberto Ledon forpasintaj ĝuste antaŭ 10 jaroj (en marto 2003).
|
||
Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin. |