kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 87      08/03/2013




virina tago
Virina persisto el krea konsisto
 

De la asocianino Hazel de São Francisco ni ricevis poemon, kiun ni tradukis kaj nun ĝue kundividas kun aliaj esperantistoj omaĝe al la Virina Tago, hodiaŭ celebrata en la tuta mondo.

Al ĉiuj virinoj niajn plej varmajn salutojn!

==========   *  *  *  ==========

Laŭ hindoj, la dio Tvaŝiro prenis

- la leĝerecon de folio
- la graciecon de cervino
- la ĝojon de la suno
- la gutojn de roso
- la hardecon de diamanto
- la kruelecon de tigro
- la timemon de leporo
- la varmon de fajro
- la dolĉecon de mielo
- la malvarmon de glacio

El ĉiu afero, li elprenis iom…
Kaj kreis la VIRINON.

(El la libro Parolo de Virino, Hazel de São Francisco)


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.